Ĵomart kaj Nataŝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵomart kaj Nataŝa
Ĵomart kaj Nataŝa dum la solena transdono de la FAME-Kulturpremio en Aalen en 2022
Ĵomart kaj Nataŝa dum la solena transdono de la FAME-Kulturpremio en Aalen, oktobro 2022
Bazaj informoj
Deveno Kazaĥio Ŝimkento, Kazaĥio
Ĝenroj romantika muziko
Instrumentoj gitaro, bekfluto
Aktivaj jaroj 1987 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Retejo Ĵomart kaj Nataŝa
Membroj

Jomart Amzeyev (Ĵomart Amzejev)
Natalja Gerlach (Nataŝa Gerlaĥ)

vdr

Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo, kiu kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. La duopo kreiĝis en 1987 en Ŝimkento, Kazaĥio, post kiam Ĵomart renkontis Nataŝa en altlernejo, kie li instruis Esperanton. Ili geedziĝis en junio 1991. En la postaj monatoj ili transloĝiĝis al Svedio, kie naskiĝis ilia filino Carina en 1995. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. Laŭ stilo, la muziko de Ĵomart kaj Nataŝa apartenas al popolmuziko kaj popmuziko.

La duopo devenas de Kazaĥa SSR (Sovetunio), sed loĝas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.

Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.

Ĵomart kaj Nataŝa kun filino Carina dum NR en Germanio (Frankfurto, jarŝanĝo 2005/2006)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • ĴomArtaĵoj 2 - La Arĝenta Albumo (2012)
    1. «Jam staras ĉe la pordo auto»
    2. «Vagadi sencele»
    3. «Mia vivo»
    4. «Granda urbo»
    5. «Vi kaj mi»
    6. «Mi lanĉas novan aventuron»
    7. «Mi sopiras»
    8. «Malgranda miraklo»
    9. «Frua mateno»
    10. «Ni perdas unu alian»
    11. «Telefon’»
    12. «Mi ne volas foriri»
  • ĴomArtaĵoj - La Ruĝa Albumo (2009)
    1. Fervojbileton mi aĉetos
    2. Somera mondo
    3. Letero
    4. Nia trajno
    5. Delonge
    6. Nu kiel fartas vi amik’
    7. Vi telefonis
    8. Kiam mi restas sola
    9. Mi apud fenestro sidas
    10. Via nomo
    11. Laciĝis tago
    12. Adiaŭ
  • Amu min (2003)
    1. «Bonan vesperon»
    2. «Reva vojaĝo»
    3. «Ĝis»
    4. «Amata»
    5. «Pasis senzorga viv’»
    6. «Moskvo…»
    7. «Kiam mi revenos»
    8. «Min vokas iamo»
    9. «Romanso»
    10. «Stulta am’»
    11. «En nekutima krispa mond’»
    12. «Amu min»
  • Valso por amikoj (1999)
    1. «Amu min!»
    2. «La ranetoj»
    3. «Ĉio venas de l’ nenio»
    4. «Mi ĝuas»
    5. «Malgranda miraklo»
    6. «Pasero»
    7. «Papago»
    8. «Filineto»
    9. «Mi perdis amikon»
    10. «Mi sopiras»
    11. «Fajrereto»
    12. «Valso por amikoj»
  • Samarkand' (1994)
    1. Rivero de l’ nia tempo
    2. Esti sola
    3. Nia trajno
    4. Urbeto de mia juneco
    5. Mia kara amik’
    6. Jen estas tridek
    7. Samarkando
    8. Hodiaŭ demandis vi
    9. Renkontiĝo
    10. La espero lasas homon lasta
    11. Nokta gasto
  • Vi kuras de vi (1992)
    1. «Saluton, mia amikino»
    2. «Pri gustoj oni ne diskutas»
    3. «Mi estas amata»
    4. «Ĉu hejmo…?»
    5. «Nokte»
    6. «Ni perdas unu alian» (Ili kantas ĝin ankaŭ en albumo Ĉu ne? de Amplifiki, kie ĝi nomiĝas «Nur vi estas ŝanco mia».)
    7. «Mi sopiras» (Ili kantas ĝin ankaŭ en albumo Ĉu ne? de Amplifiki.)
    8. «Vi kuras de vi»
    9. «Malgranda miraklo»
    10. «Nur unusolas en la mond’»
    11. «Mi ĉiam vin atendas»
    12. «Mi ne volas foriri»
    13. «Adiaŭ»
  • Folioj de mia memoro (1990)
    1. «Nia vivo»
    2. «Aŭskultu min»
    3. «Telefon’»
    4. «Vi kaj mi»
    5. «Frua mateno»
    6. «Kiel fartas vi?»
    7. «Nokto al la urbo falas»
    8. «Laciĝas tago»
    9. «Se estus mi pentristo»
    10. «Vojo?»
    11. «Via nomo
    12. Triptiko: «Kiam mi restas sola»; «Mi apud fenestro sidas»; «Vagadi sencele»
    13. «Delonge vivas mi trankvile»
    14. «Vi telefonis»
    15. «Somera mondo»
    16. «Letero»
    17. «Ĉu estas senco renkontiĝi?»
  • Debuto en eksterlando (1989)

Pliaj kantoj:

  • «Jen estas tridek
  • «Folioj de mia memoro
  • «Urbeto
  • «Esti sola
  • «Fervojbileton mi aĉetos
  • «Hodiaŭ demandis vi
  • «Mi ne volas foriri
  • «Rivero de l’ nia vivo»
  • «Nia trajno»
  • «Mia kara amik’» (verkita de Miĥail Povorin)
  • «La nuboj» (verkita de Vadim Jegorov)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.