Ringo (ĵonglado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵongladringo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ringo.
Luca Pferdmenges ĵonglado per 7 ringoj

Ringo estas ĵongleblaĵo ronda kaj maldika. Oni ĵonglas per ringoj kiel per pilkojklaboj. Sed ringojn oni povas flugigi pli alten ol aliajn aĵojn. Do eblas ĵongli pli da ringoj ol ekzemple da klaboj. Tamen multaj ĵonglistoj ne tre ŝatas ilin, ĉar granda alteco aŭ supera senlimeco de la ĵonglejo estas bezonata kaj ĉar la kaptado de la ringoj (kun nebona ĵongladkielo) ofte estigas doloron.

Interdonado[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ la pli uzataj klaboj, eblas interdonade ĵongli per ringoj.

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu, kiu ĵonglis la plej longe kaj multobjekte (tio estas ĉiuj objektoj estas ĵetataj kaj kaptataj pli ol dufoje) estas Anthony Gatto per dek ringoj: 47 kaptoj dum 2006.
  • Tiu, kiu fulmĵonglis la plej multobjekte (tio estas ĉiuj objektoj estas ĵetataj kaj kaptataj unufoje) estas Albert Lucas per 13 ringoj, dum 2002. Tio estas la plej multa ol io ajn ĵonglilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]