Ĵuĉe-turo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 1 Jan. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Ĵuĉe-turo omaĝe al Ĵuĉe-ideologio situas en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estis konstruita por celebri la 70-an naskiĝtagon de Kim Il-sung. La turo estas inter la plej signifaj memorigaĵoj de la urbo. Kim Il-sung mem proponis la konstruaĵon, onidire.
La turo situas en la orienta flanko de la urbo apud rivero, kontraŭe al Placo Kim Il-sung.
Ĝi estas 170 m alta, ĝi havas kvareĝan bazplanon kaj direkte al la pinto ĝi mallarĝiĝas. Konsistigas ĝin 25.550 blokoj de granito. Sur la pinto de la turo troviĝas 20 m alta 45 tunojn peza torĉo, farita el metalo kaj lumigita.

