Ľubeľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ľubela)
Ľubeľa
hungare: Lubella, germane: Libeil
municipo
Oficiala nomo: Ľubeľa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Valkaldrono Liptova valkaldrono
Situo Ľubeľa
 - alteco 617 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 10″ N 19° 28′ 50″ O / 49.05278 °N, 19.48056 °O / 49.05278; 19.48056 (mapo)
Areo 17,457928 km² (1 745,79 ha)
Loĝantaro 1 112 (31.12.2010)
Denseco 63,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1278
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 14
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510793
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Ľubeľa
Retpaĝo: www.lubela.sk
Portalo pri Slovakio

Ľubeľa (hungare Lubella germane Libeil) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ľubeľa situas laŭ ĉefvojo Ružomberok-Liptovský Mikuláš. La lasta urbo troviĝas je 12, Ružomberok je 16 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1278 en formo "Libela". Dum la mezepoko oni minadis oron. Ekde la 16-a jarcento la vilaĝo apartiĝis je 2 vilaĝoj menciitaj malsupre. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1924 la du vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Ľubeľa 1123 homoj, (1111 slovakoj).

Királylubella[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo pli frue apartenis al la reĝo. Ekde la 18-a jarcento oni minadis antimonon. En 1784 471 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj, en 1828 601 vilaĝanoj loĝis en 75 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Királylubella 652 homoj, (plejparte slovakoj).

Nobela Lubele[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1535 en latina formo "Lwbelye nobilium", poste en 1576 en hungara formo "Nymes Lwbele". En 1784 369 vilaĝanoj loĝis en 47 domoj, en 1828 444 vilaĝanoj loĝis en 51 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeslubella 322 homoj, (plejparte slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]