Ľubiša
El Vikipedio
Ľubiša, hungare Szerelmes [serelmeŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Ľubiša | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Humenné | |
| Poŝtkodo | 067 11 | |
| Aŭtokodo | HE | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-57-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 856 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°00′10″N 21°56′50″O / 49.00278°N, 21.94722°OKoordinatoj: 49°00′10″N 21°56′50″O / 49.00278°N, 21.94722°O | |
| Alto | 164 m s.m. | |
| Areo | 10 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ľubiša situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ vojo kaj fervojo Medzilaborce-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 10 km-oj.
[redakti] Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1410 en formo "Libise". Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Lyubise, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szerelmes 460 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Homonna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ľubiša 816 vilaĝanoj (807 slovakoj).
[redakti] Famulo
- En Ľubiša naskiĝis Michal Kováč
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1771
- romkatolika klasikisma kapelo omaĝe al Johano Nepomuko el la 19-a jarcento
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio