Ľudovít Izák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ľudovít IZÁK (1895-1978), slovako, kuracisto, ofte li uzis pseŭdonomon Miloš Raveň. Aŭtoro de multaj poemoj, prozaj verkoj kaj dramoj. Lia ĉefverko estas originala kvinakta versdramo Reĝo de Petra.

Plua verko: Bukedeto el Slovakaj Popolkantoj (plurajn kantojn tradukis Ján Valašťan-Dolinský); premiita ĉe la Internacia Belarta Konkurso por poemo Al Altaj Tatroj, eminenta redaktoro de revuo Esperantisto Slovaka, unu el gvidantaj personecoj de Esperanto-movado en Slovakio.