Łęgowo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Łęgowo
vilaĝo en Pollando
Administrado
Distrikto gdanska
Komunumo Pruszcz Gdański
SIMC kodo 0169236 [+]
Poŝtkodo 83-031
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 14′ N, 18° 39′ O (mapo)54.225818.6425Koordinatoj: 54° 14′ N, 18° 39′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Łęgowo (Pollando)
Łęgowo (Pollando)
DEC
Łęgowo
Łęgowo
Situo de Łęgowo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Łęgowo, Pomeranian Voivodeship [+]
vdr
Preĝejo de la Sankta Nikolao

Łęgowo (prononcu: Ŭengovo) (germane Langenau (prononcu: Langanaŭ) – vilaĝo en Pollando en Pomeria Vojevodio, en distrikto Gdański, en komunumo Pruszcz Gdański ĉe la rivero Kłodawa (prononcu: Kŭodava), ĉe la landa vojo n-ro 91.

Ĝis la jaro 1954 la vilaĝo estis la sidejo de la komunumo Łęgowo. Dum la jaroj 1975 - 1998 la vilaĝo administre apartenis al Gdanska Vojevodio.

En la vilaĝo estas Centro de Kulturo, Sporto kaj rekreado de la komunumo Pruszcz Gdański. La 9-an de oktobro 2009 en la centro ekfunkciis la Kinejo kaj Teatrejo je la nomo de Władysław Starewicz, kaj en la jaro 2011 la centron oni translokigis al Cieplewo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝrajtoj de la jaro 1302 kaj la vilaĝo estis donacio por la Cisterciana Ordeno en Oliva de la Gdanska Vojevodo ĝis la unua dispartigo de Pollando en 1772. Dum la jaroj 1773-1918 Łęgowo administre apartenis al prusia dispartigo, de la jaro 1919 en la limoj de Libera Urbo Gdansko/Dancigo. De la 1-a de septembro 1939 (la komenco de la Dua Mondmilito) en Tria Regno. De la printempo 1945 Łęgowo estas denove en Pollando. De la jaro 1990 la vjetnama entreprenisto Tao Ngoc Tu establigis en Łęgowo grandan firmaon Tan-Viet International kun la kapitalo ĉirkaŭ 200 milionoj da zlotoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La unua preĝejo (en la Parokejo de la Sankta Nikolao) estis konstruita fare de Cistercianoj de Oliva en la 1409. En la jaro 1748 en la sama loko de pli frua preĝejo oni konstruis la nunan ununavan barokan preĝejon kun transepro kaj turo. La turon oni alikonstruis post la incendio (brulego) kiu okazis en la jaro 1862, en ĝi troviĝas du sonoriloj[1], kiujn germanoj forrabis dum la Dua Mondmilito - unu el ili estis en la germana urbo Viersen, kaj la dua en Augsburg – feliĉe ili ambaŭ revenis al Łęgowo en la jaro 2008[2].

Religiaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. , kaj la tria sonorileto (el la 17-a jc)
  2. pruszczgdanski.naszemiasto.pl
  3. Dane według raportów wyszukiwarki zborów (www.jw.org) z 29 stycznia 2013.