Ōcu
| 大津 | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| ŝtato: | |
| gubernio: | Ŝiga |
| nombro de loĝantoj: | 329 503 (fine de februaro 2007) |
| areo: | 374 km² |
| koordinatoj: | 35° 01' 04' norde, 135° 51' 15' oriente |
Ōcu (japane 大津市 Ōcu-ŝi, en Esperanto granda haveno, antaŭ latinliterigita Oocu kaj Ōtsu, kun longa vokalo "o" vortokomence) estas urbego ĉe la suda bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi estas la administra centro de la gubernio Ŝiga. La urbo situas en la historia regiono Kansajo, la centra parto de la insulo Honŝuo.
Inter esperantistoj la urbo Ōcu aparte konatiĝis en somero 1965, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Inter alie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), Ikuku kaj Manfred Sona, kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.
Enhavo |
Historio [redakti]
Ōcu sub la japanaj imperiestroj Tenĝi kaj Kōbun inter la jaroj 667 kaj 672 sub la nomo Ōmi-kjō respektive Ōmi no Mijako (japane 近江京, en Esperanto "ĉefurbo de la provinco Ōmi") estis la ĉefurbo de Japanio.
La rusia kronprinco Nikolao la 2-a en Ōcu la 11-an de majo 1891 dum taga ekskurso al la lago Biŭa estis atakita de policisto el la japana eskorto per sabro. Duan sabroatakon de la atenculo li eskapis, ĉar lia kuzo en rapida reago kontraŭbatalis la sabron per bastono. Du rikiŝo-veturistoj ĵetis la atenculon grunden, kiam li provis fuĝi. La carido de la atencoprovo tenis cikatron de naŭ centimetroj en la vizaĝo. Post tiu tempo li forte malŝatis la japanojn ĝenerale, nomante ilin ruse "flavaj simioj", kio forte negative influis la interŝtatajn rilatojn inter la Rusia Imperio kaj Japanio dum la sekvaj jaroj ĝis la malapero de la rusia imperio en 1917.
Administra historio [redakti]
La 1-an de oktobro 1898 la loĝloko Ōcu-ĉō (japane 大津町) en la distrikto Ŝiga-gun ricevis urbajn rajtojn kaj la titolon "ŝi" (urbo). La 10-an de majo 1932 en la urban teritorion integriĝis la loĝloko Ŝiga-mura (japane 滋賀村, la 1-an de aprilo 1933 la loĝlokoj Iŝijama-ĉō (japane 石山町) kaj Zeze-ĉō (japane 膳所町). La 1-an de aprilo 1951 sekvis Ogata-mura (japane 雄琴村), Sakamoto-mura (japane 坂本村) kaj Ŝimosakamoto-mura (japane 下阪本村) en la distrikto Ŝiga-gun, Ōiŝi-mura (japane 大石村) kaj Ŝimotanakami-mura (japane 下田上村) en la distrikto Kurita-gun. Poste la 1-an de aprilo 1967 estis aldonitaj la loĝlokoj Seta-ĉō en la distrikto Kurita-gun, Katada-ĉō (japane 堅田町) en la distrikto Ŝiga-gun. Fine la 20-an de marto 2006 estis integrigita ankaŭ la loĝloko Ŝiga-ĉō (japane 志賀町) kaj la distrikto Ŝiga-gun estis malfondita.
La unua civitana centro de Japanio estis starigita en Ōcu.
Vidindajoĵ kaj eventoj [redakti]
Multaj signifaj historiaj tempoj, inter kiuj elstaras la temploj Mii-dera kaj Iŝijama-dera, kaj la pitoreska situo borde de la lago Biŭa igas la urbon Ōcu interesa celo por turistoj. La konstruaĵaro estas adorejo por la historia imperiestro Tenĝi, kaj tie troviĝas muzeo de horloĝoj. La konstruaĵaro Enrjaku-ĝi estas parto de la monda heredaĵo Historia Kioto, Uĝi kaj Ōcu de Unesko.
La unuan dimanĉon de marto en Ōcu okazas la "maratono Lago Biŭa", unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj maratonaj eventoj en Japanio.
En la tuta regiono Kansajo famas la granda Biŭako-piroteknikaĵo la 8-an de aŭgusto super la lago.
La tradicia parado Ōcu-Macuri okazas ĉiujare je la du tagoj antaŭ la "tago de la sporto", do komence de oktobro. En la parado montriĝas dek tri "Hikijama", lignaj veturiloj riĉe dekoritaj kaj konsiderataj gravaj kulturaj objektoj. La vesperon antaŭ la parado la veturiloj jam estas ekspoziciataj en diversaj stratoj de la urbo, kaj el la spektado de ili ĉiujare evoluiĝas etosa vespera festo en la urbocentro.
Partneraj urboj [redakti]
Lansing, Usono (ekde 1969)
Interlaken, Svislando (ekde 1978)
Würzburg, Germanio (ekde 1979)
Mudanjiang, Ĉinio (ekde 1984)
Gumi, Sud-Koreio (ekde 1990)
Ōtsu kaj Würzburg [redakti]
El la germana partnera urbo devenas la poeto Max Dauthendey, kiun vizito de Japanio en 1906 enspiris al la verkaĵo Die acht Gesichter am Biwasee ("la ok vizaĝoj ĉe la lago Biŭa"). Detala reproduktaĵo de granda baroka florujo el la kastela parko de la reprezenta episkopejo de Würzburg estas starigita rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo de Ōcu. Krome borde de la lago Biŭa situas tradicieca ligna domo en frankonia stilo kun muzeo en la unua etaĝo kaj frankonia tradicia gastejo de la nomo „Würzburg“ kun subĉiela bierĝardeno rekte ĉe la laga bordo.