Ŝaŝliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaŝliko sur braĝujo

Ŝaŝliko (ruse шашлык, el la tatara šašlyk, šašlik) estas rostitafritita, plej ofte marinita vianda nutraĵo sur rostostango.

Preparo de ŝaŝliko

Ĝi estas tradicia manĝaĵo en la turkparolaj landoj, en Rusio kaj parte en la sudorienta Eŭropo, kie oni vendas ĝin. Ŝaŝliko havas diversajn variantojn el ŝafaĵo, bovaĵo au porkaĵo kun diversaj aldonaĵoj el legomojlardo, hepato, reno kaj aliaj internaĵoj.

La antaŭpreparo de la ŝaŝliko estas dispecigo, marinado de la viando dum horoj, trapikado per rostostango kaj rostado. Oni manĝas ĝin kun pano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]