Ŝabac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝabac situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Ŝabac

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ŝabac, serbe Шабац, slave Šabac, hungare Szabács estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto Maĉva. Ankoraŭ 51 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ŝabac situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sava (rivero), laŭ ĉefvojoj al Ruma (tra ponto), al Beogrado kaj al Drina. La ĉefurbo troviĝas 65 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1454 en formo Zaslon, apartenanta foje al Serbio, foje al Hungara reĝlando. La turkoj konstruis fortikaĵon en 1472, kiun Matiaso la 1-a vane sieĝis, sed post 4 jaroj okupis ĝin. En 1492 la turkoj ne sukcesis reakiri ĝin, nur en 1521. Inter 1718-1739 Ŝabac apartenis al Habsburga Imperio, poste denove al la Turka Imperio. En 1807 la serboj okupis la fortikaĵon, sedv en 1813 la turkoj denove venkis. En 1867 Serbio akiris la urbon. en 1883 tie oni eldonis la unuan serblingvan ĵurnalon. En 1914 en la proksimeco la serboj unuafoje venkis la Habsburgan Imperion, dume la urbo detruiĝis. En 1941 la germanoj okupis la urbon, fine en 1944 partizanoj liberigis la urbon. Dum la socialismo Ŝabac iĝis grava industria urbo. En 2002 loĝis en Ŝabac 55163 da homoj, (serboj 52351 (95 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]