Ŝablono-Diskuto:Ĉefartikolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio:Apartigiloj[redakti fonton]

Kian signifon havas, ke la ŝablono enkategoriigas en kategorion pri apartigiloj? Estas nun tie multaj paĝoj, kiuj havas nur unu signifon. Le Un I 18:52, 4. Jun 2010 (UTC)

Bv proponi pli taŭgan kategorion. Temas pri kategorioj kiuj ebligas trovi ĉiujn paĝojn kiuj entenas la ŝablonon. Eble ne estas tiel interse havi tian kategorion por {{Ĉefartikolo}} au ĝi havu alian nomon Kategorio:Paĝoj kun ligiloj al pli detalaj artikoloj ???? Arno Lagrange @ 21:30, 5. Jun 2010 (UTC)
Post via realdono de la kategorio Apartigiloj estas en apartigiloj ekz. Franca revolucio de 1789. Se mi komprenas bone, apartigiloj servas por tiuj paĝoj, kiuj havas la saman aŭ similsonan skribmanieron. Ĉu vi bonvolus diri, ĉu ekzistas ankoraŭ plia Franca revolucio en 1789? Eblas tie trovi multajn paĝojn, kiuj havas nur unu signifon. Mi povas diri laŭ tio, ke la kategorio pri apartigiloj estas tute ne taŭga. Se vi volas havi ĉi tie kategorion, kio ekzemple Kategorio:Artikoloj kun ĉefartikoloKategorio:Paĝoj kun ĉefartikolo? Sed ĝenerale mi opinias, ke por tiu ĉi kategorio estas tute senbezone havi specialan kategorion. Rilatajn paĝojn ja eblas trovi ĉe Ligiloj ĉi tien, ĉu ne? Le Un I 12:30, 6. Jun 2010 (UTC)
Laŭ mi ĉi tiu ŝablono, kiel ankaŭ {{TemasPri|}}, ne devas kategoriigi la paĝojn. Ĉi tiu ŝablono estas kaj estos tre uzata, do kategorio ne taŭgas. --→ Airon 16:25, 6. Jun 2010 (UTC)
Vi nediskuteble pravas ke {{Ĉefartikolo}} ne devus ordigi en la kategorion Kategorio:Apartigiloj sed pli ĝuste en Kategorio:Artikolsekcioj kun ĉefartikolo -nur la ŝablono havas ian parencecon kun {{apartigilo}} ĉar ĝi gvidas leganton de la paĝo kiun li/ŝi atingis ĝis alia(j) paĝo(j) kiu(j) eventuale povas interesi lin/ŝin-. Eble al vi ŝajnas neutile. Tamen la uzo de "paĝoj kiuj ligas ĉi tien" ne rezultas same. Eĉ se vi mem ne vidas al kio povas utili tia kategorio, ĝi povas esti iam utila ĉu al legantoj ĉu al redaktantoj ĉu al ordigantoj ĉu al studantoj ... Mi opinias ke estas valora ebleco eluzi ŝablonon por samtempe ordigi en kategorion : ja ĉiuj paĝoj kiuj entenas ian ŝablonon havas ion komunan kion la kategorio montras, ĉu lau la enteno ĉu laŭ ajna eco. Tia dube utila kategorio nepre estu kaŝita ĉar ĝi evidente povas pli utili kiel zorgilo ol kiel serĉhelpilo. Arno Lagrange @ 14:11, 7. Jun 2010 (UTC)

Pliaj variantoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis pliajn, nomitajn parametrojn kaj plian ekzemplon de uzado. Se estus problemo pri tio, bonvolu informi min pri tio. Tiam mi provos korekti tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:37, 4 Jan. 2014 (UTC)