Ŝablono-Diskuto:Citaĵo el gazeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsiderante laŭeblan pliproksimiĝon de la tre parencaj ŝablonoj {{citaĵo el libro}}, {{citaĵo el la reto}} kaj {{citaĵo el gazeto}}, mi proponas ke

a) la parametroj "nomo", "familinomo" kaj "aŭtoroligo" uzataj ĉi-tie adaptiĝu al "persona nomo", "familia nomo" kaj "aŭtoroligilo" uzataj en al aliaj du ŝablonoj, kaj ke

b) prefere la iom nekomprenebla vorto "citgazeto" el la titolo de tiu-ĉi ŝablono koresponde al {{citaĵo el la reto}} fariĝu {{citaĵo el gazeto}}, kaj pro simileco {{citaĵo de libro}} ankaŭ iĝu {{citaĵo el libro}} (kompreneble kun alidirektigoj, por ke neniu ŝablonuzo difektiĝu).

ThomasPusch (diskuto) 22:30, 19 Mar. 2013 (UTC)

Mi konscias ke restas multaj pliaj nekongruaĵoj, ekzemple ke male al la ŝablonoj {{Citaĵo el la reto}} kaj {{Citaĵo de libro}} la parametroj de ĉi tiu ŝablono komenciĝas per majuskloj: bonvenus plia pliproskimiĝo, kio ekzemple signifus ŝanĝon de la parametroj de la kompare multe malpli grandkvante uzata ŝablono "citaĵo el gazeto" al komencaj minuskloj, kiel en la aliaj du ŝablonoj. Tion tamen ne povos realigi nun mi. ThomasPusch (diskuto) 22:40, 19 Mar. 2013 (UTC)

Hodiaŭ mi klopodis uzi {{citaĵo el gazeto}} por Phaeosphaeria nodorum, mi havis problemojn do mi hazarde rigardis aliajn artikolojn. Mi rigardis pli detale la ŝablonon kaj korektis troan signaron "}}". Ĉu estas bone ? Sed estas ankaŭ duobla titolo. Minuskloj estus bone sed ni devus korekti malnovajn artikolojn.--pino (diskuto) 14:33, 20 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro la trovo de la troa signaro "}}". Kaj ne plu estas duobla titolo. Iom post iom en etaj paŝoj ordiĝas la citŝablona ĥaoso. Bedaŭrinda malordo... ThomasPusch (diskuto) 21:53, 8 Apr. 2013 (UTC)

Nomo de la gazeto?[redakti fonton]

Nomo de la gazeto ne montri en rezulto. Zukaz (diskuto) 08:11, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon pro la atentigo. La tuta ŝablono estos ŝanĝita dekomence, ĝis tiam bonvolu _plu_ uzadi la parametron kaj la ŝablono funkcios. --KuboF (diskuto) 18:49, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Dupunkto[redakti fonton]

Kial antaŭ dupunkto estas spaceto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:36, 17 Apr. 2015 (UTC)

Citaĵo kaj tradukado[redakti fonton]

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo rimarkis, ke freŝe tradukitaj artikoloj ĉiam enhavas fuŝan uzon de la ŝablono. Tio devus rezulti el simpla miskompreno pri la strukturigo de tia ŝablono. Ne havas sencon meti la anglajn parametrojn en angle titolitan ŝablonon, se la intervikioj fakte kondukas al la esperante titolita ŝablono. Mi supozas, ke la traduka interfaco nur "vidas" la esperante nomitan ŝablonon, simple pro la intervikioj. Pro la kreskanta ofteco de tradukado per la Vikia traduka interfaco la ŝablono devas urĝe ŝanĝata por ke novulo-tradukantoj ne plu konfuziĝu pro la erarmesaĝoj de la ŝablono. Ĉu iu eble havas proponon por tio? Mi jes, nome jenan:

  • la nuna fontokodo migru al subŝablono
  • en la nuna ŝablono estu kodo kun alternativaj parametroj, en angla (pro la tradukadoj) kaj esperanto
  • la angle titolita ŝablono poste fariĝu alidirektilo

Ĉu eble iu havas alian proponon? Se ne, mi realigos mian baldaŭ. Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]