Ŝablono-Diskuto:Dok

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu ĉi ŝablono estas ŝlosita? Bonvolu malŝlosi ĝin. Kerio 15:34, 29. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi iam ŝlosis ĝin por eviti arbitrajn aŭ vandalajn ŝanĝojn. - Sed kial vi petas pri malŝlosado? Mi pensas, ke tio ne necesas. Krome aldonaĵojn vi povas diskuti ĉi tie. Kore --Tlustulimu 15:48, 29. Mar 2009 (UTC)
Ĉu iu administranto povus forviŝi la supran frazon de la ŝablono: La frazo estas : Ĉi tiu ŝablono havas provejon (Ĉefa tia paĝo estas Vikipedio:Provejo.) (redakti) kaj testojn (redakti) por vikipediistoj por eksperimenti. Se oni bezonas eksperimenti, eblas tion aldoni al konkreta paĝo, ne ke tio aperu en ĉiuj ŝablonoj. Kerio 16:07, 29. Mar 2009 (UTC)
Kial la frazo estu forviŝata, se ĝi nur aperas, se ekzistas paĝo por ŝablona provejo? Krome la koncerna kodo troviĝas en la subŝablono Ŝablono:Ŝablona dokumentada komenco. Krome vi ja povas eĉ peti forigon de ŝablona provejo, se tiu ne plu estas bezonata. Sed simpla senkodigo resp. malplenigo ne eblas. Kore --Tlustulimu 16:19, 29. Mar 2009 (UTC)

Plibonigo[redakti fonton]

Mi "plibonigis" la ŝablonon ĉi tie:

  1. Ŝablono:Ŝablona dokumentada komenco kaj Ŝablono:Ŝablona dokumentada fino ne plu utilos ĉar mi simple uzis la kodon de la du ŝablonoj kaj meze mi enmetis kodon, por ke ĝi avertas la uzanton, ke ne estas dokumentado.
  2. `Mi unuiĝis "preload" de testoj, provejo kaj dokumentado ĉi tie. Kion vi pensas? --→ Airon 11:32, 18. Jun 2010 (UTC)
Saluton, Airon90. Ĉu vi povus krei uzoekzemplon por la nova kodo, por ke ni vidu, ĉu ĝi funkcias? Amike --Tlustulimu 13:13, 18. Jun 2010 (UTC)
Ĉi tie --→ Airon 13:30, 18. Jun 2010 (UTC)
Mi okupiĝos pri tio sekvonttage. Ĉu bone? --Tlustulimu 14:14, 18. Jun 2010 (UTC)
Ne estas problemo, tempo estas. Ĉi tio ne havas gravan prioritaton en Vikipedio. --→ Airon 14:17, 18. Jun 2010 (UTC)
Mi ĵus aranĝis la unuecigon de la preload-paĝo, tiel ke nun nur estas uzata {{Dok/preload}}. Amike --Tlustulimu 12:21, 20. Jun 2010 (UTC)

Mi korektis kodon por la subteno de malnova kodo (|dok= estos anstataŭigita per la unua sennoma parametro). Nun la ŝablono estas perfekta. --→ Airon 16:29, 27. Jun 2010 (UTC)

Saluton, Airon. Antaŭ kelkaj semajnoj mi malfaris la kunigon de la preload-ŝablonoj, ĉar la alidirektiloj ne funkciis kune kun la preload-funkcioj. Do aperis la alidirektila kodo anstataŭ la kodo el la direktita ŝablono. - Krome via kombino de la kodo en unusola ŝablono malbonigus la legeblon de la ŝablona kodo. Tial mi ne metis ĝin en la ŝablonon. Kaj nomata parametro estas pli taŭga por difini alternativan dokumentadon. Krome ĝi ne estas la sola tia parametro. Do estas alia por la nomspaco, sed tamen malofte uzata. --Tlustulimu 09:42, 30 Jun. 2011 (UTC)

Ŝanĝo de la ŝablono[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis plian parametron por specialaj kazoj, ke iu ŝablono ne nur havas subpaĝon por la dokumentado, sed ankaŭ por uzaj ekzemploj.

Nun estas la demando, ĉu mi faru plian ŝanĝon? Mi pensas, ke la supra teksto pri provejo kaj testoj tuj je la komenco de la blua kesto, kiu aŭtomate aperas ĉe kelkaj ŝablonoj, estas superflua. Ĝi estas aranĝata per {{dok/komenco}}. Sed jam estas ligiloj al la subpaĝoj por ŝablona provejo kaj testoj, se tiuj paĝoj ekzistas, je la fino de la kesto, aranĝata per {{dok/fino}}. Mi preferus forigi la supran frazon, ĉar ne havas sencon aranĝi tiajn informojn dufoje. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 5 Feb. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi preferas ke tiaj informoj estu nur unufoje kaj en la fino. --KuboF (diskuto) 21:28, 15 Feb. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi jam forigis la superfluan tekston. La servilo certe bezonos iom da tempo por malaperigi ĝin ĉe ĉiuj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:35, 15 Feb. 2013 (UTC)

Mesaĝokesto en la komenco[redakti fonton]

En dokumentaro de ŝablonoj inkludita en la paĝo de la ŝablono mem (ne en la dokumentara paĝo) la enhavtabelo situas dekstre, kaj la teksto iras tuj ekde la supro. Bone, tio ŝparas lokon. Sed tio ne funkcias, kiam la dokumentaro komenciĝas per mesaĝokesto (supozeble ankaŭ se tie estas ajna alia ŝablono rompanta linion antaŭ kaj post si, sed tion mi ne kontrolis): dekstre estas enhavtabelo, maldekstre estas malplena loko, kaj nur sube iras la mesaĝokesto kaj la teksto de dokumentaro. Ekzemple, tiel okazas en {{tradukita}}. Ĉu eblas korekti? Gamliel Fiŝkin 16:09, 9 Jul. 2015 (UTC)

@Gamliel Fishkin:. Mi ĵus aldonis iom da kodo al {{Dok}} kaj {{Dok/dokumentado}}, nome:
  • {{dok}} fariĝis {{dok|notoc=jes}}, por malaktivigi la defaŭltan enhavtabelon.
  • Krome mi aldonis {{TOC-dekstre}} post la mesaĝokesto.
Alie tio ne estas ŝanĝebla. Tial mi aldonis priskribon pri la maniero al la dokumentado de {{dok}}. Kaj mi faris tion ĉe pliaj ŝablonoj, nome {{tradukita}} kaj {{Informkesto lago}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 9 Jul. 2015 (UTC)
Kulpas pri tio, ke baza ŝablono por diversaj mesaĝokestoj rekte enhavas CSS por formatoj, nome
Foje okazis diskuto pri tio, ĉu aldoni kodon al MediaWiki:Common.css aŭ al la baza ŝablono mem. Ial oni decidis por la aldono al la ŝablono. Sed tio ne estas sufiĉe fleksebla. En la sorabaj ekvivalentoj de la nomita ŝablono la formatoj ne troviĝas, sed en la tiaj ekvivalentoj de la MediaWiki-paĝo: hsb:MediaWiki:Common.css kaj dsb:MediaWiki:Common.css (table.ambox ktp.). Mi ĵus rigardis la sorabajn versiojn de {{Babelejo}}, nome hsb:Předłoha:Babel kaj dsb:Pśedłoga:Babel. Tie la truko ne necesas. Ĉu ni eble rearanĝu ĉe ni same? Tiam ni eble ne devus amase fari la korekteton. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 9 Jul. 2015 (UTC)
Mi pensas, ke ni eble nur devus ŝanĝeti {{ArtikolaMesaĝokesto}} iomete laŭ la nomita hsb:MediaWiki:Common.css jene:
  • width:80%; foriĝu
  • margin:0 auto; fariĝu margin:0 10%;
  • clear:both; foriĝu
Mi ĵus iomete testis per la ilo de Fajrovulpo, per kiu oni povas iomete ŝanĝi CSS-formatojn kaj tuj vidis la rezulton. La mesaĝokesto ne plu saltis post la enhavtabelon. :-) Se ni farus la ŝanĝon, ni devus tion fari ĉe ĉiuj rilataj bazaj ŝablonoj. Sed bonŝance ne estas multaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 9 Jul. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke enmeto de |notoc=jes kaj {{TOC-dekstre}} estas, kiel oni nomas en la programista ĵargono ruslingva, lambastono (ruse костыль). Tiu solvo ne estas bela, kaj — plej grave — ĝi ne estas universala: ĝi postulas fari tion en ĉiu ŝablono, kies dokumentaro startas per mesaĝokesto. Mi ne eksperimentis, sed mi trovas logika, ke la problemon kaŭzas ĝuste clear: both;; ĉu estas diferenco inter width: 80%; margin: 0 auto; kaj margin: 0 10%;? Gamliel Fiŝkin 23:33, 9 Jul. 2015 (UTC)
@Gamliel Fishkin: La diferenco inter width: 80%; margin: 0 auto; kaj margin: 0 10%; estas, ke ĉe la unua varianto la larĝeco estas kalkulata el la larĝeco de la ĉirkaŭanta elemento, do ĉe ŝablonoj la helblua kadro, kaj la enhavtabelo neniel povas influi tion. Ĉe la dua varianto la larĝeco estas malrekte kalkulata, nome el la diferenco de 100% kaj la duoblo de 10%. Krome tie estas uzata nur la spaco apud la enhavtabelo. Do, ĉe la unua varianto ne restas sufiĉe da spaco por la enhavtabelo, dum ke ĉe la dua ĝi restas. Tial mi proponas, ke ni faru tiun malgrandan ŝanĝon ĉe {{ArtikolaMesaĝokesto}} kaj eventuale eĉ similaj ŝablonoj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:37, 10 Jul. 2015 (UTC)
Mi ne eksperimentis, sed mi vidas el viaj vortoj, ke vi eksperimentis kaj trovis solvon. Viaj argumentoj konvinkas min, ke tiu solvo estas bona.
Eble similan problemon mi vidas ekzemple en la artikolo Universitato Eduardo Mondlane. Nun la artikolo estas ne tre longa, kaj sub la teksto maldekstre de la informkesto estas malplena spaco; tuj sub la informkesto staras la ŝablono {{ĝisdatigenda}}. Tio estas la sama problemo, ĉar {{ĝisdatigenda}} uzas la ŝablonon {{ArtikolaMesaĝokesto}}, sed post ĝia solvo (kiam {{ĝisdatigenda}} transiros iom supren) evidentiĝos alia problemo. Jam nun, se tie {{ĝisdatigenda}}n transmovi suben aŭ forigi, la teksto montrata de la ŝablono {{pluraj problemoj}} engrimpos la informkeston. Laŭ mi, estus pli bone se ĝi kondutus same kiel en la ruslingva Vikipedio: en la rusa versio de la sama artikolo la ŝablono ru:Шаблон:Rq premiĝas al la limoj de la disponebla spaco, iĝante malpli larĝa kaj pli alta. (Kvankam ru:Шаблон:Rq kaj {{pluraj problemoj}} estas interligitaj per intervikioj, ili estas programitaj diverse: {{pluraj problemoj}} uzas Lua-n, dum la rusa ŝablono uzas la ŝablonon ru:Шаблон:Ambox, kiun intervikio ligas al {{ArtikolaMesaĝokesto}}.) Gamliel Fiŝkin 12:18, 10 Jul. 2015 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis {{ArtikolaMesaĝokesto}}, tiel ke apud ĝi nun restas enhavtabelo. Ĉe {{pluraj problemoj}} mi devos iomete cerbumi, ĉar ial ĉirkaŭ la uzata tabelo estas <div>-bloko. Eble mi forigos ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 10 Jul. 2015 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus sukcesis ŝanĝi eĉ la modulon {{Problemoj}}, tiel ke la ĉirkaŭanta <div>-bloko malaperis. :-) Nun ambaŭ kestoj fluas apud la informkesto en Universitato Eduardo Mondlane. Tamen mi vidis alian fuŝon en la artikolo, kiu certe rezultas el foresto de helpa ŝablono por mapoj kun markiloj. Mi tuj kreos ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 13:46, 10 Jul. 2015 (UTC)