Ŝablono-Diskuto:Informkesto usona ŝtato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi provis traduki la Informokadron de en:Template:US_state. Mi bonvenas vian konsilon kaj helpon. Dankon. --Yekrats 19:35, 2. Jun 2005 (UTC)

Du demandoj:

  1. Kial vi tradukas la nomojn de la variabloj? (Se restas la originalaj, tiam oni ŝparas multe da laboro! Mi jam elprovis tion pri alia ŝablono.)
  2. Ĉu ne el internacia vidpunkto pli trafe estas paroli pri subŝtato?

Mo

  1. Ho ve. :-) Kie estas via ŝablono?
  2. Mi preferas la vorton "subŝtato" anstataŭ la anglaĵon "konteo" ankaŭ, sed "konteo" ŝajnas pli uzata.
--Yekrats 22:13, 2. Jun 2005 (UTC)

SALUTON, YEKRATS! La ekzemplo, kiun mi menciis, estas videbla ekzemple en la artikolo Gdynia.
Kion mi lernis dum la "eksperimento"? Grava estas ŝanĝi ekzemple Gdynia Mapa1.PNG| al ~ .png por vidi la bildojn. Krome oni devas traduki tre malmulte, ŝanĝi la formaton de la dato, ligi al la koncernaj e-lingvaj artikoloj, kie necese. (Mi supozas ke la homoj kiuj kreas aŭ redaktas tiajn tabelojn, scipov(et)as la koncernan lingvon, do ne estas problemo se la nomoj de la variabloj restas la originalaj. Ĉu ne?)
Fakte oni povus eĉ lasi la originan titolon Infobox_Poland sen ŝanĝo, mi tamen preferis ŝanĝis je "plu" (=Pollando:urbo) por poste havi sistemecajn nomojn*.
Ĉio ĉi daŭras eble minuton. Tre komforta afero! Iom pli da tempo bezonas la pretigo de la dosieroj. Ideale estas se la dosieroj estas komunaĵoj (commons), tiam la tempobezono estas 0.00 s .-) ,bedaŭrinde ankoraŭ malofta okazo...

Plia ebleco estas uzi variablojn el la tabelo por aŭtomate krei enkondukan tekston. Kompreneble oni povas kritiki, ke tiel ekestas unuformaj frazoj. Mi kredas, ke tio ne tiom gravas ĉar unue tio tedus nur se iu legus ĉiujn artikolojn de la serio unu post la alia, due nur temas pri manpleno da frazoj en artikolo kiu poste plilongiĝos per multe pli da frazoj manskribitaj.

Krome oni povas eĉ ebligi postan individuan ŝanĝon de la teksto uzante {{subst:ŜABLONONOMO}}. Tiukaze la ŝablono estas nur aplikata en la momento de la kreo, posta redaktanto trovas "normalan" fontotekston.

Evoluo ĝis 2016[redakti fonton]

La ŝablono signife pluevoluiĝis post la supra diskuto de 2005, sed oni ne komentis la pluan evoluon ĉi tie. Mi kritikas du aspektojn:

Unue la ŝablono de multaj jaroj kaŭzas grandan kvanton de ruĝaj ligiloj en la 50 artikoloj pri la unuopaj usonaj subŝtatoj, ĉar ĝi postulas 50 artikolojn pri blazonoj, 50 listojn de la lokaj subŝtatestroj, artikolojn pri ĉiu momente aktuala usona censo, listojn pri la unuopaj ŝtatoj laŭ nombro de loĝantoj, loĝdenso, areo, aliĝo al Usono kaj horzono, el kiuj la unuaj du devus kontinue esti aktualigataj. Ekde jardeko tamen ne kreiĝis ĉiuj tiuj postulataj artikoloj kaj listoj, "nur" kreiĝis 50 plejparte ĝermaj artikoloj pri subŝtataj flagoj (dankon al AndyHM!), kaj kreiĝis listoj pri usonaj ĉefurboj kaj plej grandaj urboj de Usono - do tiuj ligiloj intertempe bluiĝis. Ne antaŭvideblas ke nun subite iu faros tiujn artikolojn kaj listojn, kiujn ĝis nun dum dek jaroj neniu faris, kaj sencas elmeti la ruĝajn ligilojn kaj reenmeti ilin nur tiam kiam estos la listoj. Kiu diras ke apartaj listoj ekzemple de la 50 subŝtatoj de Usono ĉiujare nove ordigitaj laŭ nombro de loĝantoj nepras en la Esperantlingva Vikipedio? La manko je intereso krei (kaj poste ĉiujare aktualigi) ilin respondas ke ŝajne neniu ajn opinias la kreon tiom grava ke investiĝus propra tempo: Do - post tiom da atendado sencas elmeti la ruĝajn ligilojn.

Due: En aŭgusto de tiu ĉi jaro oni ŝanĝis plurajn parametrojn tiel ke ne plu la skribaĵo en la informkesto montriĝas, sed iuj centraj informoj el vikidatumaro. Tio tre sencas koncerne la nomojn de aktualaj subŝtatestroj, kiuj same literumiĝas en Esperanto kiel en la angla, kaj facile ilia permana aktualigo en la koncerna esperantlingva artikolo povus esti pli malrapida ol la vikidatuma informo, sed pri ekzemple la horzono - kiu tre malprobable ŝanĝiĝos - la vikidatuma informo povas esti malpreciza, kaj povas en la esperantlingva kampo de la koncerna vikidatuma informilo esti ŝanĝata sen ke oni tuj rimarkas tion en la e-lingva vikipedio. Ekzemple pri Alasko la ĝusta informo estus tiu notita en la informkesto, do "UTC-09:00/somere UTC-08:00, okcidente de 169° 30' Aleuta-Havaja Horzono: UTC-10:00/somere UTC-09:00", sed laŭ vikidatumoj nun nur enpreniĝas telegramstile "UTC-09:00". Pravas la informkesto, sed preniĝas la ekstere de iu ajn neesperantisto tre facile ŝanĝebla kaj ĉi tie ne ĝusta vikidatuma informo. Do: anstataŭigo de informkesta informo per iu vikidatuma aŭtomatismo sencas en rapide ŝanĝiĝantaj kaj sentekste vortumeblaj informoj, sed ne ĉiam kaj ĉiel.

ThomasPusch (diskuto) 21:15, 9 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Stato de 2023[redakti fonton]

Malekzaktas ke oni nur en la centra ŝablono mem povas dikti, ĉu ĉiuj nombroj de loĝantoj estas de "2010" aŭ de "2020", aŭ post sep jaroj estos de 2023... kvankam la nombroj en la koncernaj paĝoj ankoraŭ ne aktualiĝas pro tio ke oni asertas tion. Aliaj ŝablonoj por tio havas iun parametron "loĝantaro-dato" aŭ simile, en kiu oni povas individue meti la jaron, aŭ ankoraŭ pli ekzaktan daton, por kiu validis la nombroj. Mi tamen nun ne mem ŝanĝas la ŝablonon, nur adaptas ĝin de la malnova dato "2010" al nova "2020", sed konscias ke tio estas eventuale malekzakte, sed tamen pli bone ol aserti ke ĉiuj nombroj tie notitaj en 2023 estus de 2010, ĉar tiel vere ne estas. ThomasPusch (diskuto) 12:05, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Plia problemo estas la nomo de la guberniestro, ĉi tie nomata "ŝtatestro", kiu en ĉiuj paĝoj esperantlingvaj malaktualas. Se la informoj en vikidatumoj aktualas, pri kio mi simple fidas nun, bonas anstataŭ ruĝa ligilo pri tute malaktuala nomo en la unuopaj paĝoj meti la indikon ''{{#invoke:Wikidata|claim|P6}}''. ThomasPusch (diskuto) 12:13, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]