Ŝablono-Diskuto:Informkesto ponto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstruo[redakti fonton]

Saluton. Kiu informo estu metata en la parametron konstruo? Ĉu la konstrua materialo, la konstrua daŭro aŭ la konstrua stilo? Tio ne klare videblas en la dokumentado, ĉar la tieaj ekzemploj eĉ ne uzas la parametron. --Tlustulimu (diskuto) 07:42, 13 Apr. 2013 (UTC)

La misa «Geografia lokigo sur la mapo:»[redakti fonton]

Kion celas la sufikso "-ig" en "Geografia lokigo"? Jam per si mem loki sufiĉus por verbigo; sed ĉi-okaze neniel temas pri ago kaj verbo. Kial ne sufiĉas la simplaj "loko" aŭ "situo"?

Fakte, ankaŭ "geografia" estas pleonasma, ĉar "mapo" klare sugestas tion. Tute sufiĉa kaj pli bonstila estus la simpla «Situo sur la mapo:».--Sergio (diskuto) 03:06, 21 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kiel traduki "PFEILERACHSABSTAND" esperanten, por aldono al la ŝablono?[redakti fonton]

Saluton. Hieraŭ mi aldonis la informkeston al Suda interliga fervoja ponto, laŭ la germana artikolo. Nun mankas traduko de la termino "Pfeilerachsabstand". Kiu havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 09:36, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu mi eble traduku "Pfeilerachsabstand" per "piliera aksdistanco" aŭ per "pilieraksa distanco"? --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi neniel estas fakulo, sed post legado de de:Spannweite (Bauwesen)#Pfeilerachsabstand mi opinias ke "pilieraksa distanco" bone funkcius. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:33, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi same estas por "pilieraksa distanco"...ThomasPusch (diskuto) 15:23, 6 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus aldonis la novan parametron "pilieraksa distanco" al la ŝablono kaj la koncerna artikolo. Dankon pro via subteno :-) --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 6 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Plia parametro[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la ŝablonon al Ponto Nomentano‎, laŭ la rilata germana artikolo. Sed nun mankas traduko por "lichte Weite". Laŭ la vortaro de Krause estus "interna diametro". Sed mi dubas, ke tio taŭgus ĉe ponto. Ĉu eble estas aliaj proponoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Kiel supre dirite, mi neniel estas spertulo. Eble "interna distanco" taŭgus? - Amike, Moldur (diskuto) 21:40, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Altitudo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la novan parametron altitudo, parte laŭ la rilata ŝablono {{informkesto konstruaĵo}} kaj la germana ŝablono de:Vorlage:Infobox Brücke. Krome mi jam aldonis informojn pri tio al la dokumentado. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Montrado de pli ol unu bildo[redakti fonton]

Malsame de ekz. informeksto konstruaĵo, ĉi tie oni ne povas montri pli ol unu bildo de vikidatumoj.

kun la dono de la parametroj la la informkesto

"|bildo={#invoke:Wikidata|claim|P18|list=;;;} |vikidata-bildo=yes"

Ĉu oni povas ebligi tion? Sj1mor (diskuto) 21:57, 4 jan. 2024 (UTC)[Respondi]