Ŝablono-Diskuto:Informkesto televida kanalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi proponas, ke ni kreu version kun esperanto-parametroj. Mi jam kreis Ŝablono:Informkesto televida kanalo/provejo, por evolui ĝin tie. Krome ni povus aldoni parametrojn laŭ la nuna versio, sed en esperanto. Kiu havas ideojn pri la informkesto? Kaj kiun sinsekvon havu la aldonendaj parametroj? Amike --Tlustulimu 13:33, 9. Okt 2010 (UTC)

La informkesto en sia nuna proveja formo ŝajnas tute uzebla kaj uzinda. Tial mi metas ĝin en sian lokon. La provejan version laŭnecese eblos uzi por pliaj evoluaj paŝoj...

ThomasPusch 19:13, 25. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Thomas. Dankon pro via aktualigo de la ŝablono, kies provejan version mi ja jam kreis en oktobro. Sed mi simple forgesis ĝin, ĉar mi ekde oktobro havas tiel nomatan unueŭran laboreton kaj tial malpli da tempo. Ĉu vi havus proponon pri pliaj parametroj? Amike --Tlustulimu 09:41, 26. Dec 2010 (UTC)

@Sj1mor kaj Tlustulimu: Vi ambaŭ amplekse prilaboris tiun ĉi ŝablonon, laste aparte Sj1mor. Rigardu foje la paĝon ARTE. La franc-germana kanala en 2017 decidis ŝanĝi sian komence tute horizontalan, poste iom klinitan emblemon tiel ke ĝi de nun estas tute vertikala. Tio aspektas stultege en nia nuna ŝablono, ĉar en ĝi tute ne eblas adapti la larĝon de 250ra, kaj tiel la vertikalaj kvar literoj estas monstre grandaj. Mi sekundon provis reenŝalti la antaŭan parametron "Firma emblemo" kiun individue eblis reguligi per "Grandeco de firma emblemo", kaj ankaŭ provis plian provon, sed momente lasas ĉion kiel mi trovis ĝin. Mia propono estas tute supre de la informkesto ebligi lokan parametron "Firma emblemo", se ĝi metiĝis, alikaze emblemon de p154 el vikidatumoj, kaj tie meti parametron "Grandeco de firma emblemo", se ĝi metiĝis, alikaze aŭtomatan larĝon de 250ra. Poste la bildo p18 en larĝo de 250ra povas resti kiel ĝi estas nun.

Cetere ... mi pensas ke tiu peto estas por Sj1mor: Ne forgesu klarigi en la dokumentado kiam vi ŝanĝas aŭ malebligas parametron. Mi nun notis tie laŭ la nuna stato

{{Informkesto televida kanalo
<!-- Komence prenatas emblemo (p154) kaj bildo (p18) el vikidatumoj. Se vi volas adapti/aldoni ion, iru al vikidatumoj, sed konsciu ke ŝanĝoj tie efikas en ĉiuj lingvoversioj ! --> 
<!-- La parametroj "Firma emblemo", "Grandeco de firma emblemo" kaj "Priskribo de firma emblemo" momente estas malŝaltitaj. Kie ili estas en artikoloj, ili ignoriĝas ! -->
...

sed tio estas nur la komenco de la ŝablono. Dokumentado estas por tio, ankaŭ al duonprofesiuloj klarigi kiel funkcias ŝablono, kaj tio ne funkcias, se la dokumentado priskribas staton de 2010, kiu delonge ne plu validas.

Ĉu ĉio klaras? Salutojn, ThomasPusch (diskuto) 23:23, 10 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon. Vi pravas pri via atentigo. Kial oni defaŭltas pri bildo kaj emblemo al 250ra kaj ne la tuta larĝeco de la informkesto preskaŭ 300px?
Mi nur klarigas ke mi neniam ŝanĝis, aldonis aŭ malebligis parametron, efektive miaj ŝanĝojn en ŝablonoj de informkestoj estis ĉefe pri elpreno de vikidatumoj fare de jam ekzistantaj parametroj, kaj sole se specifa valoro ne estis donata!
Krome notu ke estas historio de antaŭaj emblemoj, kun la respektiva daŭro. Ĉu oni ne deziras aŭtomate demonstri ilin en sinsekvo en la informkesto?
Aldone pri la temo mi volas refoje mencii ke al informkesto firmao mankas parametroj de koordinatoj, do latitudo kaj longitudo, regiono-ISO, zomo kaj situo sur mapo, kaj mi pensas ke estus utile aldoni ilin.
Amike, Sj1mor (diskuto) 09:51, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]