Ŝablono-Diskuto:Municipoj de Regiono Liberec

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝokiĝis pri la lavango de ruĝaj ligiloj en tiu-ĉi ŝablono kaj mem nun aldonis artikolojn pri la urboj Doksy, Dubá, Kamenický Šenov, Mimoň, Nový Bor, Stráž pod Ralskem kaj Žandov de la distrikto Česká Lípa kaj Jablonné v Podještědí de la distrikto Liberec. Sed mi ne pretus persone verki tekstojn pri ĉiu vilaĝo de regiono Liberec: Konsiderante ke ĉiu el tiuj vilaĝaj municipoj, se mi ĝuste vidis, havas signife malpli ol 10 000 loĝantoj, mi ne komprenas tiajn artikolojn vikipedia prioritato, dum tre mankas e-lingvaj artikoloj pri multege pli grandaj urboj en aliaj regionoj de la mondo. Mi proponas el la ŝablono forigi la ruĝajn ligilojn pri la neurbaj municipoj, kaj nur lasi la internajn ligilojn tie kie jam estas artikoloj. Tiam pli facilus koncentriĝi je plenigo de artikoloj pri la urboj, la pli grandaj kaj ofte kulture pli historie signifaj loĝlokoj. Se tamen verkiĝas e-lingva artikoloj pri neurbaj municipoj, ili kompreneble bonvenas, sed tiam facile eblas unuope rapide aldoni la internajn ligilojn al la ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 16:08, 24 Mar. 2014 (UTC)