Ŝablono-Diskuto:Navigilo2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel eblas ŝanĝi koloron en...[redakti fonton]

Kiel eblas ŝanĝi koloron en supra, titola strio, eventuale ie ajn alie? Laŭ instrukcioj la ŝanĝo de koloro ne fukcias. Vidu ekz. {{Estroj de Sovetunio}}, kie devas esti ruĝa koloro anstataŭ viola. Kerio 11:02, 21. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi ĵus trovis la kaŭzon por la neaperinta formato. Estis erareto en la ŝablona dokumentado, kiun mi korektis. Nun la ŝablono {{Estroj de Sovetunio}} havas ruĝas ĉeftitolan fonon. Kore --Tlustulimu 12:49, 21. Nov 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, dankon por via rapida reago kaj korekto de la ŝanĝo de koloro en la ŝablona strio. Kerio 12:55, 21. Nov 2008 (UTC)

Malbela aspekto de la ŝablono[redakti fonton]

Saluton!,

estas vere, ke plaĉoj kaj malplaĉoj ŝanĝiĝas de homo al homo. Tamen, mi vere devas konfesi, ke kiam mi unue renkontis ŝablonon bazitan sur tiu ĉi modelo - nome, {{SunSistemo}} - mi tuj pensis, ke io estis misfunkciinta. Dum en la angla versio la ŝablonon ĉirkaŭas defaŭlte bela kadro, kaj ĝiaj koloroj estas mildaj kaj bone miksiĝeblaj kun la enhavo de la artikolo, la Esperanta versio havas defaŭlte tute blankan fonon, nenian ĉirkaŭkadron, grandan tiparon en la titolo, kaj neniu koloro en la enhavo mem - kio signifas, ke la enhavo ja grupiĝas laŭ la atendita skemo, sed ne estas limoj inter la tabelaj ĉeloj. Laŭ mi, tio malfaciligas distingon inter la enhavo de la ŝablono kaj la resto de la artikolo, kaj ankaŭ aperigas la enhavon de la ŝablono kiel polurinda kaj neordigita.

Mi celas kompreni, ĉu tia aspekto estis dezirita ekde la kreado de la ŝablono, aŭ ĉu temas pri teĥnika malfacilaĵo - eble pro tio, ke la kodo estas la sama kiel la anglalingva ŝablono, sed ĝi ne same funkcias en nia vikipedio pro manko da aliaj ŝablonoj aŭ koderoj.

Amike, --WinstonSmith 19:55, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Ops! Mi nur nun malkovris, ke la fuŝan aspekton kaŭzas la tiel nomata "Beta-versio" de Vikipedio; post reveno al la malnova, tradicia versio,la ŝablono aspektas bele kaj senprobleme. Mi nun afiŝas tiun ĉi informon en la diskutejo, por informi ĉiujn pri la problemo. --WinstonSmith 08:54, 18. Aŭg 2009 (UTC)

Centrigo de titoloj[redakti fonton]

Ĉu eraro kaŭzanta forcentrigon de la titoloj kaj iliajn aperigojn dekstre estas kaŭzita en tiu ĉi ŝablono? Se ne, kie poste? Zuazua 06:23, 5. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Zuazua. Mi ĵus sukcesis centrigi la titolon, sed iom ĝenas min, ke la dokumentaĵo ne ĝuste funkcias, se oni uzas la ŝablonon {{dok}} por enmeti ĝin en la ŝablonan paĝon. Mi supozas, ke ie la kodigo estas malĝusta. Sed mi serĉos la kialon morgaŭ aŭ lunde. Kore --Tlustulimu 14:13, 7. Nov 2009 (UTC)
Dankon. Tuj ĉio aspektas pli bone. Zuazua 16:42, 7. Nov 2009 (UTC)

Estas skribite, ke la listoj estas centrigitaj, sed tio ne funkcias. Jujijo 16:15, 9. Jun 2010 (UTC)

Mi ne scias ĉu pro la lasta ŝanĝo de Jujijo aŭ sendepende de tio, sed la ŝablono nun misfunkcias en kelkaj okazoj - vidu ekzemple {{Komunumo de Nacioj}} (ne temas nur pri misvidebligado fare de mia retumilo, ĉu?). Mi provis realdoni la forigitan koderon "width=100%" sed vane. --WinstonSmith 16:33, 9. Jun 2010 (UTC)
Dankon, Airon90, pro ke vi korektis. Oni ĉiam estu singardaj ĉe modifado de tiom malsimplaj kodoj. --WinstonSmith 19:10, 9. Jun 2010 (UTC)

Navigilo1[redakti fonton]

Kie estas ŝablono navigilo1, se tio estas ŝablono navigilo2? Le Un I 07:30, 10. Maj 2010 (UTC)

Ĉu bildo estas dosiero? Le Un I 07:34, 10. Maj 2010 (UTC)

Se jes, kial ĝi ne koheras kun aliaj ŝablonoj, kie mi legis dosiero? Le Un I 08:16, 10. Maj 2010 (UTC)

@Le Un I: Eĉ se vi jam demandis antaŭ kvin jaroj, mi respondas. La ŝablono estas tiel aranĝita, ke tute ne gravas, ĉu oni uzas kiel parametron dosierobildo. Krome mi hodiaŭ aldonis eblecon eĉ uzi bildon resp. dosieron maldekstre per la parametroj bildo-maldekstre resp. dosiero-maldekstre. Nur gravas, ke oni ne uzas la alternativajn parametrojn samtempe nur kun la bilda nomo, ĉar tio ne povas funkcii. Sed tio devus funkcii kun la vikia bildosintakso, ĉar nun la tuton aranĝas la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 12 Maj. 2015 (UTC)

Blankaj linioj inter la ĉefa titolo kaj grupoj[redakti fonton]

En alilingvaj versioj estas videblaj blankaj linioj inter la ĉefa titolo kaj grupoj. Ĉi tie ne. Ĉu la neaperadon faras ĉi tiu ŝablono? Vidu ekzemple Ŝablono:Disco kaj ties diskuton. Jujijo 08:08, 9. Jul 2010 (UTC)

@Jujijo: Eĉ se vi jam demandis antaŭ preskaŭ 5 jaroj, mi emas iomete respondi. Ekde hodiaŭ la spaco povas aperi eĉ per nia ŝablono. Mi simple aldonis plian parametron por tio, nome bordero-kune, kiu devus ricevi nur la valoron ne kaj subite aperas la spacetoj, kiuj estas en la ŝablonoj de aliaj vikpedioj. Mi eĉ aldonis ekzemplojn por tio al la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 13 Maj. 2015 (UTC)

Ĉu estu kolorskemoj?[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke la germana ekvivalento (de:Vorlage:Erweiterte Navigationsleiste) de la ŝablono havas la parametron "Farbschema", kies laŭvorta traduko estus "kolorskemo". Ĉu mi aldonu tion ankaŭ al nia ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 9 Maj. 2015 (UTC)

✔ Farite Eĉ la ŝablonoj, kiuj uzas {{navigilo2}} kiel bazan, jam subtenas tion. :-) --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 12 Maj. 2015 (UTC)

Stiloj de (ne)paraj[redakti fonton]

Estas 2 problemetoj:

  1. grupo1/listo1 havas stilon de paraj
  2. tio funkcias kun "stiloj de paraj", "stiloj de neparaj" (stilo en pluralo)

--Dominik (diskuto) 06:10, 10 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Dominik. Dankon pro via atentigo. La unuan eraron mi ĵus korektis. Sed mi ne scias, kion vi celis diri en via dua atentigo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:37, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon, Tlustulimu pro la 1-a riparo. Koncerne 2-an punkton, mi celis atentigi tion:
 |stilo de x-paraj={{{stiloj de paraj|}}}
 |stilo de x-paraj={{{stiloj de neparaj|}}}
devus esti: "stilo de (ne)paraj" konforme al la dokumentado (aŭ oni ŝanĝu tion al pluralo en la dokumentado). --Dominik (diskuto) 08:17, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus forigis la pluralon el la ŝablono, tiel ke ni ne devos ŝanĝi la dokumentadon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
Nun ĉio funkcias glate, kiel atestas jena ekzemplo: {{Publika transporto en Francio}}. Dankon! --Dominik (diskuto) 09:33, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]