Ŝablono-Diskuto:Pacifiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La maro oriente de Borneo en plej multaj latinliteraj lingvoj havas la vorton "Celebes" en la nomo. Laŭ la vikipedia artikolo pri la nom-dona insulo Sulaveso - indonezie Sulawesi - tiu insulo antaŭe havis la nomon Celebeso. Do la formo Sulaveso/Sulavesa Maro estu pli moderna ol Celebeso/Celebesa Maro. En la vikipedia ŝablono "Pacifiko" ekzistas ligo al neekzistanta artikolo "Celebea Maro" (evidente la sama maro): Fidante tiun aserton ke la vorto Sulaveso pli modernas kaj preferindas, mi ŝanĝas la ŝablonon al la formo "Sulavesa Maro". Mem nun ne havante PIV-on ĉe la komputilo, mi ne povas kontroli, sed nur fidi la aserton de la artikolo.

Aidas 16:11, 29. Okt 2009 (UTC)