Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Turkio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Urbo tr)

Aliaj ŝablonoj de la sama speco estis alinomigitaj de mallonga kodo "urbo <landokodo>" al normala esperantlingva nomo. Koresponde, ankaŭ indas alinomigi tiun ĉi ŝablonon al normallingva nomo "ŝablono:informkesto urbo de Turkio". Nepre la mallonga kodo restu kaj funkciu, kaj estu nenia devigo uzi la "plenan" nomon. Sed bonas se informkesto havas normalan nomon kiu simple mencias pri kio temas. Mi alinomigas la ŝablonon kaj lasas alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 18:07, 21 Jul. 2015 (UTC)

Mi trovis en la parametroj pri distrikto la internan ligilon distrikto (Pollando), kio simple devus esti eraro en kopiado, sed ĉar mi ne trovas tekston "distrikto (Turkio)" aŭ "distriktoj de Turkio", mi simple forigas la misan ligilon al Pollando kaj lasas la vorton sen ligilo. ThomasPusch (diskuto) 13:06, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome mi ĵus sanĝis la situomapon de provincolimoj sur helflava fono al reliefa mapo, kiel ankaŭ uzata en multegaj aliaj informkestoj, kaj ĉar kutime en paĝoj pri turkaj urboj montratas dua situomapo kun ĉiuj provincolimoj kaj la koncerna provinco metata helverde. Alternative mi ankaŭ konsentus fari tiel kiel faras {{informkesto urbo}}, kiu defaŭlte metas situomapon de internaj limoj sur helflava fono kaj nur en kazo de noto "tipo1=reliefo" anstataŭe metas reliefan mapon, sed tion mi nun mem ne povas programi. Se tia elekteblo iam metiĝos, mi petas pri noto en mia persona diskutpaĝo, por ke mi sciu. ThomasPusch (diskuto) 13:19, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Bildo de P18[redakti fonton]

Strangas ke parametro ne haveblas. La kodo ja subtenas parametra nomo bildo, kaj alternative dosiero. Kiam estas pluraj P18 do kion fari? Kiel oni povus demonstri ĉiujn? Sj1mor (diskuto) 05:14, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi prenis la rilatan kodopecocn el {{informkesto urbo}} kaj iomete alĝustigis ĝin. Sed nun ne eblis testo, ĉar mi ne scias, por kiu artikolo ekzistas plurbilda difino en bildo (P18). Ĉu eble vi scias tion? Tlustulimu (diskuto) 08:53, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]