Ŝablono-Diskuto:Urboj de Bulgario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pardonu, sed la ŝablono pri urboj de Bulgario en la nuna formo estas tute neuzebla. Eblas disputi, ĉu ĝi entute sencas, ĉar ĝis "kampanjo" de mi krei artikoletojn almenaŭ pri la provincoj kaj provincaj ĉefurboj de Bulgario komence de majo 2010 apenaŭ ekzistis urbaj artikoloj kaj ankaŭ nun nur malmultaj, tial ke la ŝablono montras amason da ruĝaj ligiloj, sen povi gvidi al taŭgaj artikoloj. Sed pli malbonas ke la tuta ŝablono estas nur apenaŭ ŝanĝita el la angla lingvo - en Esperanto la cirilaj urbonomoj latinliteriĝas ne laŭ anglalingva sed laŭ esperantlingva logiko, kaj tial ekzemple Ямбол en la esperantlingva artikolo estas Jambol kaj ne Yambol, Русе estas Ruse (Bulgario) kaj ne Rousse ktp. Tute ne parolante pri tio ke capital devus esti ĉefurbo, la kategorioj Ŝablonoj pri Bulgario kaj Bulgaria subdivision templates estus kategorio:ŝablono:Bulgario ktp. Mi persone rekomendas ne ĝustigi la ŝablonon nun, sed uzi ĝin ĝustigite nur tiam kiam artikoloj almenaŭ ĝermaj pri ĉiuj menciitaj urboj estos kreitaj - kaj tiu tasko atendas veran fervorulon pri bulgara geografio...

ThomasPusch 19:58, 20. Jun 2010 (UTC)

Ĝis marto 2016 nenio pliboniĝis pri la fuŝa ŝablona strukturo. Mi nun nevidigas ĝin. La supraj komentoj de junio 2010 plu validas senŝanĝe.

ThomasPusch (diskuto) 09:11, 11 Mar. 2016 (UTC)