Ŝablono-Diskuto:Vikipedioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun post kiam la esperantlingva Vikipedio transpasis la limon de 200 000 artikoloj, mi proponas pli vidigi tion, per divido de la ŝablono {{vikipedioj}} laŭ kategorioj "pli ol miliono da artikoloj", "pli ol 500 000", "pli ol 200 000", "pli ol 100 000" kaj "Pli ol 10 000 (elektitaj)". La nuna e-lingva divido "pli ol miliono/300 000/100 000/pli ol 10 000" metas la lingvoversiojn de la sojlo 200 000 artikoloj en tre grandan grupon, dum la koncerna anglalingva "template:wikipedias" per divido "...500 000/200 000/100 000..." nun multe pli elstarigas la e-lingvan vikipedion ol la ĝisnuna e-lingva ŝablono. La samo validas por {{ĈefPaĝo/AliajLingvoj/AL}}. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 17 Aŭg. 2014 (UTC)