Ŝablono:ĈefPaĝo/ĈuViSciasKe
El Vikipedio
- DJ Abdel veturas en Marsejlo per Londona taksio en sia muzikvideo C'est Ma Life.
- La muzik-albumo de Queen, A Night at the Opera, kiu enhavas Bohemian rhapsody estis registrita ne en Bohemio sed en Studioj Rockfield en Kimrio.
- Siluroj nenion ŝuldas al Siluro kaj reciproke.
- Fama brita marmoro (vd. bildon), kies specimenoj estas prezentataj en la muzeo kaj artgalerio de Derby, vere estas nur kalkoŝtono.
- Foje nur eksproprietigo povas preventi socian tragedion.
- La franca maroficiro batalis kontraŭ la britoj en la Usona Milito de Sendependeco, kompletigis la malkovrojn de James Cook sur la Pacifiko kaj malaperis kun tuta ŝiparo apud Vanikoro.
- En Anglio abundis hipopotamoj.
- Sofio la ĝirafo, kaŭĉuka ludilo por suĉinfanoj, ludis roleton de Lucy en lasta sceno de franca filmo Elle s'appelait Sarah (Ŝia nomo estis Sarah).
- Pupo Sally donis la nomon al angla ludo kaj samnoma sklavino donis gefilojn al la usona prezidanto (vd. bildon).
- Unu el plej riĉaj ukrainaninoj ĝis meze de la 1990-aj jaroj havis nigran, rektan hararon kaj poste ŝanĝis ĝin al blonda hararplekto ne pro tio, ke ŝi estis en la serĉlisto de Interpol.
- Danke al okupado de sia lando gvidanto de la lokaj nazioj akiris novajn anojn por sia malsukcesinta partio kaj iĝis la unua homo deklarinta pri ŝtatrenverso per radio.
- La gvidanto de brazilaj ribeluloj estis kvaronumita postmorte kaj la ribelestro de rusaj vilaĝanoj estis tiel ekzekutita vivanta.
- La svisan kantonon kaj geologian eraon disdividas unu litero kaj milionoj da jaroj.