Ŝablono:Lingvaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dokumentado Dokumentado

[Kontrolenda lingvaĵo]

La ŝablono {{lingvaĵo}} indikas artikolon, aŭ parton de artikolo, lingvaĵe kontrolenda.

Se vi venis ĉi tien, ĵus klakinte al ligilo kiu aspektas ĉi tiel: [Kontrolenda lingvaĵo], tio verŝajne signifas, ke oni antaŭe metis ĉi tiun ŝablonon en la paĝon kiun vi estis leganta.

Uzo

Se artikolo enhavas lingvaĵon pri kiu vi volas atentigi aliajn vikipediistojn — ekzemple, se vi celas priskribi ion sed vi ne certas pri la ĝusta vorto aŭ gramatiko por tion fari, aŭ se vi trovas ion ŝajne lingvaĵe suspektinda sed ne kapablas aŭ ne emas ripari ĝin mem — metu en la fontan vikitekston {{lingvaĵo}}. Tio nur iom diskrete montriĝos en la artikolo mem (la ligilo [Kontrolenda lingvaĵo] ĉi tien), sed ĝi ankaŭ kategoriigos la artikolon en Kategorio:Artikoloj kun lingvaĵo kontrolinda, kie aliuloj povos pli facile trovi ĝin.

Se vi volas ankaŭ iom precizi pri la afero dubata, vi povas meti anstataŭe {{lingvaĵo|klariga teksto}}. La klariga teksto (evitu ASCII-citilojn en ĝi!) funkcios kiel komento, neniel montriĝante en la artikolo, sed ĝi restos en la vikiteksto videbla de redaktontoj, ekzemple:

{{lingvaĵo|Zamenhof mangxis pli ol leono.|cxu leono estu akuzativa?}}

aperos nur kiel: Zamenhof manĝis pli ol leono.[Kontrolenda lingvaĵo]

Tasko por lingvaj lertuloj

Bonvolu kontroladi la kategorion Kategorio:Artikoloj kun lingvaĵo kontrolinda por paĝoj tie listigitaj, kaj post korekti la lingvaĵojn (aŭ eventuale decidi ke la lingvaĵo ne bezonas korekton), nepre forigu la ŝablonon de la artikolo, por ke la kategorio ne plenpleniĝu je malaktualaj enhavigoj.


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)