Ŝafgrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝafgrifo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gypaetus
Storr, 1784
Specio: G. barbatus
Gypaetus barbatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gipaeto, ŜafgrifoLiphara gipaeto, (Gypaetus barbatus), estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, sed tre malsimila ne nur de samfamilianoj, sed eĉ de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas la ununura membro de la genro Gypaetus. En Eŭrazio la gipaeto estas la plej ampleksflugila el ĉiuj la vulturoj kaj pro tio tre impona kaj rigardinda fluganta birdo. Ties hispana nomo “Quebrantahuesos” [kebrantaŭEsos], tio estas ostrompulo -ankaŭ en aliaj lingvoj-, devenas el kutimo faligi ostojn dum alta flugo super rokaro por manĝi ties internon post ties rompiĝo.

Tradicie konsiderata membro de la malnovmondaj vulturoj, ĝi fakte formas malgrandan stirpon de Akcipitredoj kun la Kadavrogrifo (Neophron percnopterus), ties plej proksima vivanta parenco. Ili ne estas multe pli proksime rilataj al la malnovmondaj vulturoj ol ekzemple al aliaj Akcipitredoj kaj diferencas el la unua pro sia plumeca kolo. Kvankam tre dissimilaj, la Kadavrogrifo kaj la Ŝafgrifo havas romboforman voston kio estas malkutime inter rabobirdoj.

Disvastiĝo

En Eŭropo ĝi estas serioze minacata je malapero, des pli ke ĝi reproduktiĝas ege lante; programoj estis aranĝitaj celantaj reenmeti ilin en la regionojn (Alpoj, Asturio, Pireneoj, Andaluzio, Korsiko) kie ĝi iam vivadis sed ĵus malaperis. Ĝis nun ili estas videblaj en Eŭropo nur en Asturio, Pireneoj -preskaŭ 80 reproduktaj paroj-, Alpoj -4 paroj sed multaj ekzempleroj: ĉ. 80- kaj en Balkanio -3 paroj plus 4 en insulo Kreto-, en Afriko en Nordafriko, valo Rift kaj Sudafriko,[1] kaj en Azio en suda Arabio kaj ekde Anatolio tra Irano kaj Barato ĝis montoj Tianŝan kaj Himalajo. En Eŭropo daŭre estas la plej malofta el la kvar ekzistantaj vulturoj.

Aspekto

Gipaeto dumfluge, videblas la karaktera vosto
Plenkreskulo havas sablokolorajn al flavajn korpon kaj kapon
Malhela junulo

La mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 2'5 m (sed el 2'31 al 3 m), kvankam kelkaj ekzempleroj povas atingi 2'80. Temas pri granda birdo kiu longas el 105 ĝis 125. Ili pezas el 4'5 ĝis 7'8 kg, la nomiga raso averaĝe 6.21 kg kaj l a subpsecio G. b. meridionalis averaĝe 5.7 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas iom pli grandaj kiel okazas en multaj akcipitredoj.[2] Ili longas ĉirkaŭ 112 cm la masklo kaj ĉirkaŭ 150 cm la ino. La bekoj longas ĉirkaŭ 5 cm.

La ŝafgrifo estas facile diferencebla el aliaj vulturoj per siaj longaj kaj mallarĝaj flugiloj kaj granda malhela vosto romboforma, kion la specio bezonas por akrobati dum la ostorompado (43–52 cm longa). Krome ili havas pluman kapon male kiel la aliaj vulturoj, ĉar ili enmetas nek kapon nek kolon en la kadavraĵojn. Same la specio havas grandan buŝon kie oni povas enmeti osterojn. La lango estas kiel hokilo kiu povas eniri en la ostoj kaj depreni la medolon.

Ties plumkoloro varias ege laŭ la aĝo; konstatendas ĝis 4 diversaj koloriĝoj longe de ties vivo:

  • Unuajaraj junuloj estas helbrunaj de ventre, brunaj en subflugiloj kaj nigraj en flugilpintoj, kapo kaj dorso, kie aperas blanka makulo.
  • Inter 1 kaj 3 jaroj la kolo daŭre estas malhela, sed kapo kaj ventro flaviĝis, kiel en plenkreskuloj. Vosto iome heliĝis.
  • Inter 3 kaj 6 jaroj flugilplumaro griziĝas, dum kolo bruniĝas kaj poste flaviĝas. Ŝultre malheliĝas.
  • Plenkreskuloj pliolsesajaraj havas pli mallarĝajn kaj angulajn flugilojn kaj voston. Korpo, kolo kaj kapo estas jam tute helflavajn, krom la nigra duonmasko -el la ruĝa okulĉirkaŭo ĝis la beko, kie pludaŭras kiel barbeto subbeka - kaj foje maldika ĉirkaŭkolo el nigraj plumoj kolbaze. Koloro flava foje estas iom ruĝeca ŝajne pro oksido prenita de fontanoj kaj ankaŭ ŝajne estas simbolo de povo inter samspecianoj. Vosto kaj flugiloj estas malhelgrizaj, sed en flugiloj akzeloj estas flava areeto kaj antaŭaj estas nigraj. Dorso estas malhelbruna.

Reproduktado

La paroj de Ŝafgrifoj formiĝas komence de maturiĝo kaj daŭras la tutan vivon. Ili estas loĝantaj birdoj, ne migras. Ili reproduktiĝas ĉiun jaron en ununura nesto konstruita ĉe enirejo de kaverneto aŭ protektita angulo en klifo. Reproduktado komencas en septembrooktobro per pariĝado; seksardo estas en novembro kaj decembro; la ino demetas unu aŭ du ovojn blankecajn kun ruĝbrunaj makuletoj inter decembro kaj marto kaj de tiu monato al junio ili prizorgas la idojn. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum iome malpli ol du monatoj (53 al 58 tagoj) kaj poste prizorgas la idojn, sed ili ne malhelpas kainismon.

Post 4 monatoj (106 al 130 tagoj) en nesto la pretervivanta ido elflugas, sed ĝi estos manĝigata de la gepatroj al kiuj akompanas por lernado de ekmanĝo. Tio daŭras el 95 ĝis 247 tagoj kaj tiam la ido emancipiĝas.

Manĝado

Ĝi nutras sin precipe el ostoj de kadavroj, do ĝi venas al la kadavraĵoj ankoraŭ post la aliaj vulturoj, korvoj, mamuloj, ktp., kiam tiuj jam malaperigis la karnon. Rimarkindas, ke ĝi scipovas kaj kutimas rompigi la tro malmolajn ostojn -ĉefe longajn- faligante ilin de la alto sur rokojn ekde alto de 20 ĝis 60 m. Poste ĝi suprenvenas spirale por manĝi la nutregan medolon kaj poste eĉ la pecojn de osto, ĉar la birdo povas digesti ilin. Se la osto ankoraŭ ne rompiĝis, ĝi ripetas la metodon. Fakte temas pri la ununura birdo kiu vivtenas sin preskaŭ nur el ostoj, -ĉirkaŭ 75 al 90 % el sia manĝaĵo-. Ĉiukaze temas pri prilaborita tekniko, kion junuloj lernas dum 7 jaroj.[3]

La resto konsistas el haŭtaĵoj kaj karnorestaĵoj. Ili povas manĝi ankaŭ testudojn, kies kaparacon ili rompas per la sama metodo kiel ostojn. Osto ŝajnas stranga manĝaĵo por birdo, sed estas nutra kaj krome gipaetoj ĝuas avantaĝon, ke neniu manĝorivalo estas inter birdoj.

Ili neniam predas, kvankam oni konstatis rarajn predadojn de malgrandaj vertebruloj (reptilioj). Ĉiukaze ili povas manĝi kadavrojn de etaj ronĝuloj, birdoj aŭ reptilioj kaj foje raboŝtelas manĝaĵon al iu birdo danke al sia akrobata flugkapablo.

Medio

Gipaetoj loĝas en krutaj montaraj zonoj -inter 500 kaj 4.000 m de alteco super marnivelo-, kie estas klifoj aŭ ravinoj, kie facile reproduktiĝas sen ĝeno kaj faligas siajn predojn super rokaroj. Ili kunhavas medion kun ĉamoj kaj ibekso.

Nestejoj kaj reproduktejoj estas forlasitaj se ne estas kadavroj, poste ili revenas. Studoj realigataj en Sudafriko pruvis, ke tiuj birdoj povas superflugi teritoriojn de ĝis 3000 m² serĉante manĝaĵojn. Ankaŭ junuloj emancipitaj flugas longajn distancojn, sed ili revenas al siaj naskiĝlokoj kiam maturiĝas por serĉado de partnero kaj nesti; pro tio la reproduktejoj ne ampleksiĝas rapide.

Kutimoj

La paro defendas kuraĝe kaj perforte la reproduktan zonon ĉefe de siaj samspecianoj. Ili serĉas manĝaĵon ĉu sole ĉu pare. Ili estas silentemaj birdoj, nur iome fajfas en reproduktejoj. Ili povas vivi ĝis 40 jaroj en kaptiveco.

Subspecioj

Oni konas tri subspeciojn de tiu specio, nome:

  • G. b. aureus kiu loĝas en Eŭrazio,
  • G. b. barbatus kiu loĝas en nordokcidenta Afriko kaj
  • G. b. meridionalis kiu loĝas en Orienta kaj suda Afriko, kiu malhavas nigran strion kolĉirkaŭan.

Etimologio

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Vultur barbatus.[4] La angla nomo de Lammergeier originiĝis el germana Lämmergeier, kio signifas "ŝafo-vulturo" aŭ "ŝafo-grifo". Tio rilatas al miskredo ke tiu specio atakas ŝafojn.[5]

Danĝeroj

Tiu palearktisa kaj afrotropisa specio malaperis de siaj tiamaj eŭropaj regionoj eĉ dum la lasta jarcento. Tion kaŭzis:

  • malpliigo de ilia medio dum la homoj invadis antaŭajn neatingeblajn montarajn regionojn,
  • venenado foje neintenca sed celinte karnovorulojn kiel ursoj, lupoj, vulpoj, ktp. aŭ eĉ la aliajn vulturojn,
  • malpliigo de ŝafobredado.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la specio preskaŭ malaperis el okcidenta Eŭropo. Tamen en la lastaj jardekoj iomete repliiĝis ĝis esti almenaŭ ĉirkaŭ 150 reproduktaj paroj en la tuta EU, el kiuj ĉirkaŭ 120 paroj loĝis en Pireneoj, ĉefe en la orienta kaj centra hispaniaj partoj. Tamen la repliiĝo draste haltiĝis en la komenco de la 21-a jarcento, ĉar la specio povas lukti kontraŭ morteco de junuloj, ĉar ili vivas longe; sed la problemo estas ke veneno (venenitaj kadavroj) mortigas ne nur junulojn, sed ĉefe plenkreskulojn. Tio endanĝerigas draste la supervivon de la specio.

Alio

  • Oni diras, ke el abundo de ŝafgrifoj en antikva Grekio devenas la mito de grifo, kiu en antikvaj bildoj aperas kun kapo kaj krifoj de tiu specio. Poste oni ŝanĝis ties kapon kontraŭ la pli komuna de Reĝa aglo.
  • Oni diras ankaŭ, ke la greka dramaturgo Esĥilo mortiĝis pro frapado kontraŭ sia kranio de testudo forlasita ekde alto de ŝafgrifo. Laŭ la legendo la birdo ŝajne konfuze opiniis lian senharan kapon ŝtono.
  • Pli ĵuse, en 1945, oni diris, ke Ŝimon Peres (nome Ŝimon Perski tiame) kaj David Ben-Gurion trovis neston de ŝafgrifoj en la dezerto de Negevo. Tiu birdo estas nomata peres en hebrea, kaj Ŝimon Perski ŝatis tion tiom ke li adoptis tiun nomon kiel sia familia nomo.[6]
  • Gipaeto estas parto de blazono de Transilvanio, spite la fakton, ke tiu birdo jam ne ĉeestas tiun regionon.
  • Gipaeto estas konsiderata minacata specio en Irano. Irana mitologio konsideras la raran gipaeton simbolo de bona sorto kaj feliĉo. Oni supozas, ke se ombro de Huma falas sur oni, tiu akiros povon.[7]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.africanraptors.org/conservation-of-the-bearded-vulture-gypaetus-barbatus-meridionalis-by-sonja-kruger/
  2. Beaman, Mark & Madge, Steve, The Handbook of Bird Identification for Europe and the Western Palearctic. Princeton University Press (1999), ISBN 978-0-691-02726-5
  3. Wildlife Finder — Lammergeier (video, facts and news), BBC, http://www.bbc.co.uk/nature/species/Bearded_Vulture konsultita la 2011-05-29
  4. Linnaeus, Carolus, 1758, Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata, paĝo 87, Holmiae. (Laurentii Salvii), Latine, "V. albidus, dorso fusco, jugulo barbato, rostro incarnato, capite linea nigra cincto."
  5. Everett, 2008, p 215.
  6. Marche, 2008
  7. Pollard, 1947

Eksteraj ligiloj