Ŝahnameo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝahnameo
Ŝahnameo

Ŝahnameo (laŭvorte ŜahleteroLibro de Ŝahoj) estas la plej fama epopeo en la persa lingvo. Ĝin verkis Abol-Gasem Ferdoŭsio, la plej granda epopeisto de PersioIrano. La epopeo entenas 60 000 versduojn pri la antikvaj reĝoj, aŭ ŝahoj de Persio, iam mitecaj.

Ferdoŭsio kreis ĝin dum 30-jara periodo pr. inter 980 kaj 1010 p.K. en urbo Tuso en provinco Ĥorasano en la nordoriento de nuna Irano.

La lingva kaj historia valoroj de Ŝahnameo estas tre gravaj rilate al la persa lingvo kaj Irano. Ferdoŭsio poemis ĝin en la persa lingvo, kiam la araba lingvo regis la landon - ekpost la alveno de la Islamo en Iranon en la 7-a jc p.K. Ŝahnameo per sia interesa enhavo kaj alloga poezia formo epopeeca kaj revivigis la persan lingvon kaj bele re-prezentis al divrsaj loĝantoj de Irano - konsistantaj el tre diversaj kaj multaj gentoj - ilian komunan historion kaj identecon.

La parkerindaj versoj de la verko ĉiam aperas en popolparoloj kaj aŭtoraj tekstoj fierigante kaj la dirantojn kaj la diratojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]