Ŝajna mespilujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝajna mespilujo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Sorbuso Sorbus
Subgenro: Chamaemespilus
Sorbus chamaemespilus
(L.) Crantz 1763
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustración

La ŝajna mespilujoŝajn-mespiluja sorbuso (Sorbus chamaemespilus) estas sorbuso hejma en la montaroj de centra aŭ suda Eŭropo, ekde Pireneoj oriente tra Alpoj ĝis Karpatoj kaj Balkano, vegetante je altitudoj ĝis 2500 m [1].

Ĝi estas decidua arbedo altante ĝis 2-3 m. La folioj estas spirale aranĝitaj, laŭ formoelipsa-ovala, 3-7 cm longaj, kun akrapinta apekso kaj segildenta rando; ili estas verdaj je ambaŭ flankoj, sen la blanka felteco trovita sur la plej multaj blankaj sorbusoj el la subgenro Aria. La floroj estas rozkoloraj, kun kvin antaŭen pintantaj petaloj kiuj 5-7 mm longas; ili troviĝas en korimboj kun diametro de 3-4 cm. La frukto estas ovala ruĝa sorpo kun diametro de 10-13 mm.[1][2].

Ĝi estas la sola specio en la subgenro Chamaemespilus, diferencigita de aliaj subgenroj de Sorbus per la rozkoloraj (neblankaj) floroj kun la antaŭen pintantaj petaloj (ne plate malfermiĝante)[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 angle Blamey, M. & Grey-Wilson, C. (1989). Flora of Britain and Northern Europe. ISBN 0-340-40170-2
  2. 2,0 2,1 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9