Ŝajnmorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnmorto (latine Vita reductaVita minima ~ reduktitamalpliigita vivo) estas tiu stato, en kiu la vivo ŝajnas esti foresta, sed fakte kaj komplete tio ne okazis.

La unua fazo de la morto estas tiu momento, kiam la spirado, koraktivado ĉesas (tiu estas returnebla klinika morto) aŭ cerboaktivado ĉesas (cerbomorto, fina individua morto). Oni ofte atendas ankoraŭ aperon de mortmakuloj (30 minutoj) aŭ dekminutan EKG-nulan linion.

Ekde la 17-a jarcento ĝis la 19-a, en Eŭropo regis timo pro entombigo de vivantoj, kiuj revekiĝas en la tombo kaj mortas timplenan sufokiĝan morton. Tiun imagon fortigis tiuj kadavroeltombigoj, ĉe kiuj la kadavro estis nenormala pozicio aŭ skrapis la ĉerkon.

Por eviti entombigon de ŝajnmortinto, oni tratranĉis la pulsojn aŭ pikis ponardon en la koron aŭ donis tintilon al la kadavro ks.

Konataj viktimoj de la ŝajnmorteco estis ekz. Edgar Allan Poe, Friederike Kempner, Hans Christian Andersen kaj Alfred Nobel (Petrarca kaj Ludoviko la 9-a ankaŭ aliaj fontoj).