Ŝakamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevalo portanta bosalan ŝakamon kun fiadora kaj mekatla bridrimenoj.
Haflinger-ĉevalo kun “meĥanika ŝakamo”, kiu ne estas vera ŝakamo.

Ŝakamo estas speco de tirbesta kapingo kiu ne havas mordaĵon. Anstataŭe, ĝi havas specialan specon de muzelbendo kiu efikas kontraŭ vizaĝaj, muzelaj kaj mentonaj prempunktoj. Ĝi plej ofte rilatas al certaj stiloj rajdi ĉevalojn.

Ŝakamoj plejofte vidiĝas en hispanamerika rajdado kaj aliaj stiloj de rajdado derivitaj de hispanaj tradicioj, kaj foje vidiĝas en kelkaj anglarajdadaj fakoj, ekzemple ĉevala saltrajdado kaj la stadionfazo de kompleta konkurso. Krome, diversaj dezajnoj de ŝakamoj estas popularaj en eltenebla rajdado. Oni kutime uzas ilin dum la dresiĝo de junaj ĉevaloj, sed maturaj ĉevaloj kun dentaj problemoj, al kiuj mordaĵuzo dolorigas, au ĉevaloj kun buŝaj aŭ langaj vundoj, kiujn mordaĵo plimalbonigas, ankaŭ portas ŝakamojn. Dum la vintro, kelkaj rajdantoj ŝatas ankaŭ uzi ŝakamojn anstataŭ meti frostan metalan mordaĵon en ĉevalbuŝon.

Ekzistas multaj stiloj, sed la klasika ŝakamo havas muzelbendon de t.n. "bosala" speco, kiun oni foje nomas "bosalo” aŭ "bosala ŝakamo." Ĝi havas longan ŝnuran bridrimenon, kiun oni nomas “mekatlo”, kaj kiun oni povas stabili kun speco de gorĝa ŝelko nomita “fiadoro” (fidindaĵo), kiu ligiĝas al la ŝakamo per brovbendo. Aliaj dizajnoj kun pezaj nazbendoj ankaŭ nomiĝas ŝakamoj; kvankam iuj senmordaĵaj dizajnoj kun pli malpezaj muzelbendoj kiuj ekspluatas tension prefere ol pezo ankaŭ nomiĝas kiel senmordaĵaj bridoj. Nazbendo kun fustleviloj kaj mentonĉeno nomiĝas meĥanika ŝakamo, sed ĝi ne estas vera ŝakamo. Simpla leda muzelbendo, la t.n. "kavesa" speco, ne estas ŝakamo; prefere, oni ĝenerale uzas muzelbendon kun mordaĵo kaj brido.

Kiel mordaĵo, ŝakamo povas esti milda aŭ severa, depende de la rajdanto. Estas mito, ke mordaĵo estas necese kruela kaj ŝakamo estas pli milda. La vizaĝo de la ĉevalo estas tre mola kaj sentema, kun multaj nervofinaĵoj. Misuzo de ŝakamo povas ne nur kaŭzi doloron kaj ŝveliĝon sur la nazo kaj makzelo, sed netaŭga sidado, aldone al malmilda uzo povas kaŭzi difekton en la naza kartilago de la ĉevalo aŭ eĉ rompi la maldikajn ostojn kiuj protektas la naztruojn.

Ekspliko de vortoj[redakti | redakti fonton]

  • La egalvalora angla vorto por ŝakamo estas hackamore, el la klasika hispana xaquima aŭ moderna jáquima (ambaŭ prononcitaj kiel "ĤAkima"), origine el la araba verbo šakama, kiu signifas "bridi".
  • Bosalo estas el la hispana bozal, kiu signifas "muzelon".
  • Mekatlo deriviĝis el la naŭatla mecatl, kiu signifas simple "ŝnuron".
  • Fiadoro estas hispana vorto el Argentino, kie fiador signifas "fidindaĵon".
  • Kaveso (esperante "kaprimeno") deriviĝis el la latina capitium ("kapkovrilo").