Ŝalva Amonaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝalva Aleksandroviĉ AMONAŜVILI (nask. 1931) estas rusia kartvela pedagogo kaj psikologo, unu el iniciatintoj de novsistemo en la baza lernejo por la sesjaraj infanoj.

Li komparis la profesion de instruisto, edukisto, pedagogo kun diversaj aliaj profesioj. En la komenco de sia pedagogia agado lia ĉeftezo estis la slogano, kompara kun la laboro de kuracisto: "Estu singarda! Ne eraru! Ne malutilu!". Laŭ li nek instruisto, nek kuracisto rajtas erari. La eraro de kuracisto en diagnozo sekvigas malkorektan kuracadon, malbonigon de la sanstato de paciento. Eraro de pedagogo en difino de personeco de infano, metodoj de edukado kaj instruado kaŭzas malkorektan formiĝon de personeco.

Laŭ la spertiĝo AMONAŜVILI venis al la konkludo, ke vera instruisto devas esti aktoro. Kiel artisto forgesas pri ĉio, krom la vivo de sia heroo, perceptigas al la spektanto la spektaklon kiel realaĵon, same pedagogo, post eniri en klasĉambron devas forgesi pri siaj propraj problemoj, travivaĵoj, kaj memori nur pri siaj "spektantoj", lernantoj, kie ĉiu havas propran karakteron, mondkoncepton, sed ĉiu sen escepto devas esti envolvita en la artan procezon de instruado.