Ŝambaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ŝambaoj (aliaj nomformoj: Sambaa, Shambala, SambalaSambara) estas etno kun aparta lingvo, kiu loĝas en la montaro Usambara en nordorienta Tanzanio. En 2001 la ŝambaoj estis taksitaj 664.000 homoj[1].

La ŝambaa lingvo estas interkomprenebla kun la bondeja kaj zigula lingvoj. La tri etnoj havas konsiderindajn komunajn teritoriopartojn kaj longan historion de intergeedziĝo. La simileco inter ili instigis kelkajn el ili paroli pri si kiel "boŝazioj" ("Boshazi", la po unua silabo de ĉiu el la tri etnoj).

La ŝambaa lingvo apartenas al la nordorientaj ĉebordaj bantuaj lingvoj. Tiu grupo inkluzivas la svahilan lingvon, sed la svahila kaj la ŝambaa lingvoj ne estas interkompreneblaj.

La regiono Usambara estis la elirareo por la germanaj koloniistoj en Germana Orientafriko. Tanganjiko (Tanganyika), la nomo de la germana kolonio kaj poste de la sendependa respubliko kaj ankoraŭ nun por la neinsula parto de Tanzanio, venas el la ŝambaa lingvo: tanga signifas agrikultura areo kaj nyika estas nekultivita areo.