Ŝamil Basajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝamil Basajev. 1995

Ŝamil Salmanoviĉ BASAJEV (ruse Шамиль Салманович Басаев; naskiĝis la 14-an de januaro 1965 en Vedeno, Ĉeĉenio, mortis la 10-an de julio 2006 en Inguŝio) — ĉeĉena subgrunda batalanto kaj ribelanto, kiu organizis multajn teroratakojn. Ĝis sia morto, li estis la plej serĉata homo en Rusio. Konsiderata samtempe patrioto batalanta pri sendependigo de Ĉeĉenio de Rusio kaj unu el la plej danĝeraj teroristoj (ne nur flanke de Rusio, sed ankaŭ de UN, Usono kaj Eŭropa Komisiono). En 2003 ŝanĝis sian nomon al Abdallah Ŝamil Abu-Idris.

Li devenis de montara vilaĝo Vedeno en sud-orienta Ĉeĉenio apud la limo kun Dagestano, de familio ĉeĉena-avara kun forta sento de patriota-nacia konscio. Sian nomon ricevis honore al fama komandanto de la ribelo de kaŭkaziaj montaranoj kontraŭ Rusio en la jaroj 1834-1859 - Imamo Ŝamil. En 1982 finis dekjaran mezlernejon apud Grozno. Dum 1983-85 soldatservis en Soveta Armeo, en la taĉmento de fajrobrigado. Trifoje sen sukceso pasigis ekzamenojn ĉe Jura Fakultato de Moskva Ŝtata Universitato, finfine en 1987 estis akceptita al Moskva Instituto de Inĝenieroj pri Agrikulturaj Maŝinoj. Laŭ diversaj fontoj rezignis studadon aŭ estis forigita pro manko de rezultoj. En la sama tempo okupiĝis pri komerco, i.a. kunmetado kaj vendado de personaj komputiloj, kio estis tiam eksterordinare enspeza. Dum malsukcesinta puĉo en Moskvo okupis flankon de Boris Jelcin; aŭguste 1991 li estis unu el defendantoj de la parlamentejo, pro kio ricevis de Jelcin memorigan diplomon kun danko.

Septembre 1991 li revenis al Ĉeĉenio, kie kiel membro de volontula nacia gvardio sekurigis debatojn de la ĉeĉena Nacia Kongreso en Grozno, kiu oktobre de la sama jaro igis elekton de Ĝoĥar Dudajev prezidento de la respubliko. Post unuflanka proklamo de sendependeco de la Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio flanke de Dudajev kaj enkonduko de krizostato en la respubliko fare de Jelcin li kidnapis rusan pasaĝeran aviadilon kaj devigis ĝin surteriĝi en Ankaro, kie dum gazetara konferenco postulis nuligon de la krizostato en Ĉeĉenio. Li liberigis ostaĝojn kaj la turka registaro permesis al li reveni al Ĉeĉenio. Sen sukceso kandidatis al prezidenta balotado en Iĉkerio en 1991.

En la jaroj 1992-1993 kune kun rusiaj kaj ĉeĉenaj volontuloj batalis kontraŭ Kartvelio flanke de separisma registaro de Abĥazio. Li instruiĝis en militaj tendaroj en Rusio (1992) kaj kvazaŭarmeaj en Afganio (1994).

Post eksplodo de la Unua Ĉeĉenia milito li batalis kontraŭ la Rusia Armeo kiel unu el ĉefaj frontaj komandantoj. Dum la unua sturmo al Grozno li gvidis taĉmenton de la ĉeĉena specnazo kaj estis unu el la lastaj komandantoj batalantaj en la urbo; unu antaŭkvartalon defendis eĉ ĝis la mezo de marto. En 1995 li atakis la urbon Budjonnovsk en apuda Stavropola regiono, prenante ĉ. 1600 ĉefe civilajn ostaĝojn. Post kelkaj tagoj de batalado kun negocaj paŭzoj oni proklamis provizoran armisticon en Ĉeĉenio kontraŭ liberigo de ostaĝoj, sed Basajevon mem oni komencis serĉi per kapt-ordona letero. Junie 1996 li komandis faman operacon rekonkeri Groznon - Operaco Ĝihado.

Maje 1995 rezulte de preciza aviada alflugo al lia domo en Vedeno pereis 11 liaj familianoj kaj parencoj.

Post retiriĝo de la Rusia Armeo li partoprenis prezidentan balotadon en januaro de 1997, tamen malvenkis al la ĉefo de la stabo de ĉeĉenaj fortoj Aslan Masĥadov. Li okupis postenon de vicĉefministro kaj poste ĉefministro, pri kiu rezignis julie 1998. Kiel ĉefministro, malgraŭ tio, ke li estis samtempe persekutata de la kapt-ordona letero, Basajev partoprenis pacan intertrakton kun Rusio.

Aŭguste 1999 taĉmentoj de islamismaj batalantoj, gvidataj de Basajev kaj lia araba sango-frato Ĥattab, eniris Dagestanon proklaminte Basajevon gvidanto de la islama respubliko. Tio estis unu el pretekstoj komenci la Duan Ĉeĉenian militon.

Infanoj, pereintaj sekve de terora atako en Beslano

En 2004 li prenis al si respondecon pri kapto de ostaĝoj en mezlernejo en Beslano, sekve de kio pereis 334 homoj, el kiuj 186 infanoj.

Li pereis nokte de la 9-a ĝis la 10-a de julio 2006 en Inguŝio. Laŭ ĉefo de rusa FSB, Nikolaj Patruŝev kaŭzo de la morto de Basajev estis eksplodo de ŝarĝaŭtomobilo KamAZ, transportanta eksplodaĵojn. Krom Basajev rezulte de verŝajne hazarda eksplodo pereis aliaj batalantoj (laŭ FSB - 12, laŭ ĉeĉenoj - 3).

Murdinto de multaj senkulpaj civiluloj, kruela torturisto de militkaptitoj kaj senkompromisa islamisma fanatikulo, Basajev penis doni al siaj fiagoj bonajn vestojn de liberiga batalado. Jen unu el tipaj ekzemploj de liaj paroloj pri venko en la Unua Ĉeĉena milito: Ni venkis tial, ke en niaj animoj malestis timo kaj dubo, estis nur malestimo al rusaj agresoroj. Ni malŝatis tiujn sklavojn, kiuj alvenis nin sklavigi. Nin, kiuj liberecon estimas pli alte ol la vivon. Ni venkis tial, ke varmege ni deziris venki. — Ŝ. Basajev. Grozno, la 20-an de novembro 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mirosław Kuleba, Szamil Basajew : Rycerski etos a powinność żołnierska (Ŝamil Basajev. Kavalira etoso kaj soldata devo). Warszawa: Wydawnictwo Fundacja Odysseum, 2007, p. 384 ISBN 978-83-86010-16-5