Ŝamoĵi
Ŝamoĵi (japane: 杓文字 aŭ しゃもじ; Transskribado Hepburn) estas japana plata kulerego por rizo.
Oni uzas ŝamoĵi-on por turni aŭ servi kuiritan rizon el rizkuirilo, sed ankaŭ por miksi rizon, rizan vinagron, sukeron kaj salon por prepari suŝirizon en ligna ujo (hangiri).
[redakti] Materialo
La kuirilo estas kutime malmultekosta kaj tradicie el bambuo, ligno aŭ lako, nuntempe ofte el plasto.
Oni devas enakvigi ŝamoĵi-on dum la uzo por malhelpi algluon de la rizo, ĉar kuirita Japana rizo kiun oni kutime manĝas en Japanio, estas tre algluiĝema.
Multekostaj plastaj ŝamoĵi-oj havas specialajn multajn malgrandajn ĝibaĵojn. Ili malhelpas rizon algluiĝi al ŝamoĵio ĉar ili malgrandigas kontaktareon kun rizoj. Metalo estas uzita malofte por malhelpi damaĝon al la rizeroj aŭ lignaj ujoj.
[redakti] Memoraĵo de Mijaĵima
Lignaj ŝamoji-oj estas tipa memoraĵo de la insulo Mijaĵima en Hiroŝima prefektujo, ili estas ornamitaj per desegnaĵoj aŭ ideogramoj kaj ekzistas en longeco ĝis 1 metro.
En fino de 18-a jarcento, Seishin, la budhisma monaĥo de Templo Komyoin, rekomendis al la insulanoj vendi ŝamoĵion kiel memoraĵo de pilgrimo, kiu similas al Biŭa (muzikilo de budhisma dio Benzaiten).
