Ŝaolina templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaolina templo

Ŝaolina templo estas templo en Ĉinio, en kiu oni instruas batalarton de ŝaolinoj.

Historio

La historio de la templo mem estas tre malnova. Plej multe ĝi famiĝis en la jaro 698. En tiu ĉi jaro imperiestro Tĥaj Gung postulis monaĥojn pri helpo kontraŭ ribeliĝinta generalo Wong Ŝ’ĉĥung. La ŝaolinoj montris, ke ili estas tre lertaj batalantoj kaj helpe de sia majstreco en kung-fuo ili laŭvorte dispolvigis la malamikan armeon. La imperiestro estis tre dankema al ili kaj li donis al ilia templo apartajn privilegiojn. La historio ripetiĝis en la jaro 1647, ĉar imperiestro en tiu ĉi periodo denove elvokis ŝaolinajn batalantojn, ĉifoje por defendado de limoj antaŭ atakantoj. La ŝaolinoj denove montris siajn kapablojn, sed tio fariĝis paradokse fatala por ili, ĉar la imperiestro ektimis ilian forton kaj li sendis kontraŭ ili sian armeon. Tiu enpenetris nokte en la templon tra sekreta koridoro, kiun malkaŝis unu perfidema monaĥo, kaj preskaŭ ĉiujn ili mortigis. Eskapis sole 128 ŝaolinoj, kies nombro dum la persekutado maldikiĝis al solaj kvin, kiuj savis sin per fuĝo trans la limo kaj ili fondis ĝis hodiaŭ ekzistantan organizaĵon Triado. Tiu partoprenis en kelkaj ribeloj en Ĉinio kaj en la 20-a jarcento ĝi komenciĝis partopreni en ĉantaĝo kaj en komerco kun drogoj.

La templo estis rekonstruita komence de la 20-a jarcento kaj hodiaŭ ĝi estas kultura kaj historia memorigaĵo. Ĝi konsistas el la templo mem, kie vivas monaĥoj kaj el apudaj konstruaĵoj destinitaj precipe por turistoj kaj servantaj kiel lernejoj de batalartoj. Hodiaŭaj ŝaolinoj aranĝas tra la mondo prezentadojn en kung-fuo.