Ŝario
La Ŝario (arabe الشريعة ŝari'a) estas kolekto de sanktaj tekstoj, kiuj reprezentas la leĝaron (juron) de islamo. La ŝario devenas de la Korano kaj de la islama tradicio. Popolo en multaj landoj rigardas ŝarion kiel sanigo kontraŭ la diboĉaj registaroj en siaj landoj, kiuj ŝajne fidas en modernismo, ne islamo. Pro tiu celo, ŝario fortranĉas la manon de ŝtelisto, malpermesas uzuron, malpermesas forlasi sian islaman religion (kazo de apostato), mortpunas adulton, punas gravedecon ekstere de geedzeco, kaj dum poligamio estas permesata, poliandrio ne estas . Ŝario naskiĝis en la araba imperio.
La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.
Kelkaj islamaj regnoj aplikas ŝarion nur pri civila juro, ekzemple pri geedziĝo kaj divorco. Aliaj ankaŭ pri krima juro. Tuta efiko de ŝario estas unu el la celoj de islamismo.
Nordaj federacieroj de Niĝerio adoptis version de ŝario por krima kodo. La konfliktoj pri homaj rajtoj, kiel intencita ŝtonumo de geadultintoj, levas diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Jura tabelo de Korano, de Sami A. Aldeeb Abu-Sahlieh.
- angle Retadreso de UNAA pri ŝario en muzulmanaj landoj – Unuiĝintaj Nacioj.