Ŝarka sen-naĝiligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konfiskitaj ŝarkonaĝiloj

Ŝarka sen-naĝiligo estas kruela metodo, dum kiu oni detranĉas la naĝilojn de la vivantaj ŝarkoj kaj reĵetas la tiel kripligitajn ŝarkojn en la maron, kie ili ne kapablante moviĝi, sinkas-sufokas aŭ iĝas predo de karnomanĝantaj fiŝoj.

La ŝarkonaĝiloj utilas en kelkaj aziaj kulturoj por alt-estimitaj nutraĵoj, ili estas kuiritaj servitaj en la ŝarkonaĝila supo, precipe en Ĉinio. Oni rezervas la naĝilojn en sekigita stato, kostante 400-1000 USD/seka kilogramo, tiel ĝi utilas kiel prestiĝa kara, nutraĵo. Onidire, la ŝarkonaĝilo fortigas la seksan potencon, plibonigas haŭtan kvaliton, pligrandigas ĉienergion, preventas kormalsanojn kaj malpliigas kolesterolon. Fakte, pro la poluado de la maroj, la naĝilo povas enteni akumulitan hidrargon, danĝeran je graveduloj.

Oni supozas, ke ĉiujare oni kaptas kaj sennaĝigilas pli ol 38 milionojn da ŝarkoj. Tiu trokaptado minacas la populacion de la ŝarkoj, pro tio oni malpermesis la sen-naĝigilon de ŝarkoj (ekz. Tajvano 2011) aŭ eĉ vendon de la ŝarkonaĝila supo (2007, Malajzio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]