Ŝarm el Ŝeiĥ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝarm el Ŝejĥ (arabe شرم الشيخ) estas urbo en la azia parto de Egiptio. Ĝi situas sur la suda pinto de duoninsulo Sinajo, ĉe Ruĝa Maro. Ĝiaj koordinatoj: 27°58′43″N 34°23′37″O  /  27.97861°N, 34.39361°O / 27.97861; 34.39361 (Ŝarm el Ŝeiĥ)Koordinatoj: 27°58′43″N 34°23′37″O  /  27.97861°N, 34.39361°O / 27.97861; 34.39361 (Ŝarm el Ŝeiĥ).


Situa mapo

En 1956/1957 kaj inter 1967 kaj 1982 ĝi estis administrata de Israelo. Post la redono al Egiptio investuloj igis ĝin centro de turismo, kiu donas al Egiptio gravajn enspezojn.

[redakti] Katastrofoj

Je la 3-a de januaro 2004 aviadilo startinta de Ŝarm el Ŝejĥ falis en la maron; mortis ĉiuj 148 aviadilanoj. Je la 23-a de julio 2005 bombo-atenco mortigis pli ol 80 homojn.

[redakti] Nomo

Dum la israela okupado la urbo havis la israelan nomon mifrac ŝlomo (Golfo de Salomono). La araba nomo foje estas transliterata "Ŝarm eŝ-Ŝejĥ", ĉar la fina konsonanto de la araba artikolo "al/el" asimiliĝas al sekva "ŝ" (suna konsonanto).



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj