Felanaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝatantaro de felo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri subkulturo pri homformaj bestoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon felo.
Felanaro
Fandomsubkulturo
Informoj
vdr
Antropomorfa vulpino

Felanaro[1] (angle: furry fandom prononco [feri ˈfændəm]) estas ŝatantaro pri fikciaj homecaj bestoj. Homoj kun tiu komuna intereso kuniĝas ene de sociaj retoj aŭ lokaj renkontiĝoj. Homoj kiuj sentas sin membro de tiu komunumo nomiĝas felanoj kaj interŝanĝas inter si bildojn, rakontojn, kaj diversajn aliajn kreaĵojn pri tiuj homecaj bestoj.

Tiuj bestoj ofte havas ecojn de la homa korpo, sed ankaŭ povas havi homecan personecon kaj kapablojn (antropomorfismo). Tiaj kapabloj estas diversaj, ekzemple kapablo pensi kaj agi kiel homo, vesti sin, paroli, iradi per du piedoj, loĝi en domo, ktp. Tiu ĉi subkulturo originas en la komunumoj sciencfikcia kaj fantasta, sed jam de tre longa tempo homoj interesiĝis pri homecaj bestoj, kiel pri la rolulo Renardo la vulpo en Mezepoko.

Kelkaj felanoj ne nur interesiĝas pri homformaj bestoj, sed foje trovas identecon en ili.

Interesoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj intereskampoj komunaj por sufiĉe granda parto de felanoj, kvankam ne por ĉiuj. La baza estas ĝenerala intereso pri bestoj.

La fakto, ke homformaj bestoj reale ne ekzistas, estas kompensata per kreado de vidartaĵoj. Tial estas ĉe felanoj tre ŝatataj kaj aprezataj desegnaĵoj, bildrakontoj kaj desegnitaj filmoj. Certan popularecon havas ankaŭ literaturo kaj etan ankaŭ aliaj artaj specoj.

Preskaŭ ĉiuj felanoj ŝatas rolludi kiel ilia ŝatata besto. Tiu rolludado povas esti pure virtuala (reta) aŭ fizika (realviva). Rolanto rolas kiel sia alia egoo, tiel nomata felsono. Dum reta rolludado oni kutime priskribas aktivadon de sia felsono per 3-a persono, ekz “Joĉjo nun lekas sian piedon” anstataŭ “Mi nun lekas mian piedon”.

Precipe por renkontiĝoj kaj jam menciita rolludado multaj elfaras specialajn kostumojn en formo de besto, kiu nomiĝas felkostumo. Kvalito de tiuj ĉi kostumoj varias de tre simplaj, partaj (kapo, bestpiedoj) ĝis tre kompleksaj tutkorpaj kun eventualaj specialaĵoj, ekz. kun moviĝantaj flugiloj de drako.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kontribuantoj de WikiFur. Prifela vortaro angla-Esperanta. Alirita 2012-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • WikiFur - prifela reta enciklopedio (Esperante)