Sheffield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝefildo)
Sheffield
Fotomontaĵo
urbo • urbego • eksterparoĥa areo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo S0114
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 518 090  (2011) [+]
Loĝdenso 3 647 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 23′ N, 1° 28′ U (mapo)53.380833333333-1.4702777777778Koordinatoj: 53° 23′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 142,06 km² (14 206 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Sheffield (Anglio)
Sheffield (Anglio)
DEC
Sheffield
Sheffield
Situo de Sheffield

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sheffield [+]
vdr
Stratnomŝildo de Esperanto Place, Sheffield. Oni inaŭguris ĉi tiun stratnomon dum la brita kongreso de Esperanto en 1974

Ŝefildo (angle Sheffield) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono Yorkshire and the Humber.

Sheffield estas la 4-a plej granda urbo en Britio. Kun 560,000 loĝantoj ĝi estas meza grandurbo. Sed pli grave, la urbo spertis realan metamorfoson dum la lastaj 20 jaroj. Ĝi evoluis de industria ŝtalurbo al moderna universitata urbo, same kiel Liverpool kaj Manchester.

'The Northern Powerhouse' (angla vikipedio) kaj la decentrigo de Londono donis novajn ekonomiajn impulsojn al la urbo. La ŝtalfabrikoj moderniĝis kaj specialiĝis, sed la motoro de la modernigo intertempe estis transprenita de la du tieaj universitatoj : la Universitato de Sheffield kaj Universitato Sheffield Hallam kiuj kune havas preskaŭ 60 000 studentojn (10% de la loĝantaro)[1].

  • Loĝantaro - 560 000 (2018)
  • Areo - 367 km²

Esperanto en Sheffield[redakti | redakti fonton]

Fondiĝis Esperanto-Societo de Sheffield en februaro 1906. La komerca ĉambro en Sheffield organizis klason por lernado de Esperanto en 1931. Tie okazis kongreso de SAT en 1953, de BEA en 1914 kaj 1974, kaj de EAB in 1992 kaj 2014. Dum la kongreso en 1974, oni inaŭguris straton kun la nomo "Esperanto Place".

Esperantistoj dum vizito al Esperanto Place, Sheffield, la 20-an de Aprilo 2014, um la Brita Kongreso de Esperanto

Esperantistoj de Sheffield[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Dirk Laeremans, Sheffield, the full Bounty, la 16-an de junio 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]