Ŝejko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ŜejkoŜejĥo (arabe: شیخ) estas araba estimplena alparolo, titolo; ĝia ĝusta signifo estas estiminda oldulo (pli maljuna ol 50). Oni uzis ĝin jam en la antaŭislama epoko, hodiaŭ ĝi estas titolo de gvidantoj de religiaj ordenoj kaj altlernejoj (ekz. ĉe Al-Azhar-universitato en Kairo), aŭ tribestroj, gvidantoj de vilaĝoj, urbokvartaloj. La titolon rajtas uzi ankaŭ la alte edukitaj homoj, precipe ulemoj, kaj ĉiuj, kiuj kapablas parkere citi tekstojn de la Korano.

La nomo ŝajĥ al-ĝabal („Ŝejko de la Montoj”) estis ĝenerala nomumo de gvidanto de asasina sekto, kiun la krucmilitistoj mistradukis kiel „oldulo de la Monto”.

La plej grava titolo estis la ŝajĥ al-islamo, per kiu oni honortitoligis ekde la 11-a jarcento la elstarajn teologojn kaj mistikulojn, kaj ekde la 15-a jarcento ĉiun elstaran muftion (religijuran scienciston). Sulejmano la 1-a (regis 152066) permesis tiun ĉi titolon nur por muftio de Istanbulo, kiu havis la saman rangon kun la granda veziro kaj rajtis eldoni devigajn fatvaojn, tiel li havis grandan potencon enmane. La moderna Turka Respubliko ĉesigis tiun titolon en 1924.