Ŝejĥo Ahmad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝejko Ahmad)
Ŝejĥo Ahmad

Ŝejĥo Ahmad aŭ plennome arabe شيخ أحمد بن زين الدين بن إبراهيم الأحسائي, latinliterigo laŭ sistemo DMG Shaykh Ahmad ibn Zayn al-Dīn ibn Ibrāhīm al-Ahsā'ī, naskiĝinta en 1753 kaj mortinta en 1826, estis la fondinto de la islama religia movado ŝejĥismo komence de la 19-a jarcento en Irano, kiu tiam rapide disvastiĝis en la persa kaj otomana imperioj.

Li naskiĝis en la regiono Al-Ahsa en la orienta Araba Duoninsulo, kaj edukiĝis en Barejno kaj la teologiaj centroj Naĝafo kaj Karbalo en nuna Irako. Vivanta la lastajn dudek vivjarojn en Irano, li ricevis la protekton kaj patronecon de la princoj de la dinastio de Kaĝaroj.

La instruo fondita de li komenciĝis el pure ŝijaisma doktrino pri la supozata fino de la mondo, do pri islama eskatologio. Meze de la 19-a jarcento multaj adeptoj de ŝejĥismo konvertiĝis al babismo kaj bahaismo, kaj en tiuj religiaj movadoj Ŝejĥo Ahmad daŭre alte estimiĝas.[1][2]

Kiam mortis ŝejĥo Ahmad, posteulo kiel gvidanto de la ŝejĥisma movado iĝis Sajid Kazim Raŝti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abbas Amanat: Resurrection and Renewal: The Making of the Babi Movement in Iran (angle: "Reviviĝo kaj renoviĝo: la kreo de la baba movado en Irano"), eldonejo Cornell University Press, Universitato Cornell, Ithaca (Nov-Jorkio), Usono, 1989, paĝoj 174 kaj 261 ĝis 272
  2. "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi, paĝo 92, eldoninto Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono, ISBN 0-87743-020-9