Ŝelia brilsturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝelia brilsturno
Ŝelia brilsturno
Ŝelia brilsturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. shelleyi'
Lamprotornis shelleyi
(Sharpe, 1890)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ŝelia brilsturnoŜelia lamprotorno (Lamprotornis shelleyi) estas afrotropisa specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno.

Ĝi povas formi superspecion kun la iame konsiderata sampecifa nome L. hildebrandti; ambaŭ estis foje kombinataj en superspecio kun la L. pulcher. Ĝi estas monotipa.

Ĝi estas tre simila al la proksime parenca Hildebranda lamprotorno, tio estas, kun kapo malhelblua kiel plej parto de supraj partoj, la flugiloj estas bronzverdaj kun bluaj flugilplumoj, la gorĝo kaj supra brusto estas brilpurpuraj. La meza brusto, supra ventro kaj suba ventro estas ruĝecoranĝaj sen pli hela parto kiel ĉe la Hildebranda lamprotorno. La iriso estas oranĝeca, kaj beko kaj kruroj estas nigraj. Maskla kaj ina plenkreskuloj estas identaj laŭ ekstera aspekto.

Ĝi troviĝas en suda Etiopio, norda Kenjo, nordokcidenta Somalio, sudorienta Sudano kaj Tanzanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]