Ŝenĵeno
El Vikipedio
Ŝenĵeno aŭ Shēnzhèn (ĉine 深圳) estas eksterdistrikta urbo en la provinco Guangdong de la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝenĵeno situas en la sudo de la provinco, kaj nur rivero dividas ĝin de la eksa brita kolonio Honkongo. La urbo konsideriĝas unu el la plej gravaj ĉinaj urboj laŭ ekonomia kresko kaj investoj de eksterĉiniaj entreprenoj. Dum la jaro 1979 en la urbo vivis ne pli ol 30 000 loĝantoj - hodiaŭ estas 11 milionoj da loĝantoj. Post Honkongo, la urbo havas la duan rangon en Ĉinio rilate al enspezoj po persono. La plej grava branĉo de la loka ekonomio estas la elektronika kaj telekomunika industrio.
Esperantistoj [redakti]
Partneraj urboj [redakti]
ekde 1986: Houston, Usono
ekde 1991: Brescia, Italio
ekde 1992: Brisbane, Aŭstralio
ekde 1993: Poznań, Pollando
ekde 1995: Kingstono, Jamajko
ekde 1996: Vienne, Francio
ekde 1996: Lomé, Togolando
ekde 1997: Nürnberg kaj Erlangen, Germanio
ekde 2003: provinco Valona Brabanto, Belgio
ekde 2004: Tsukuba, Japanio
ekde 2006: Johor Bahru, Malajzio
ekde 2007: Torino, Italio
ekde 2007: Timişoara, Rumanio