Ŝeolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝeolo, hebree שאול, Sh'ol estas termino de la hebrea Biblio, aŭ Tanaĥo, por indiki plurfoje la regnon aŭ kuniĝejon de la animoj de la mortintoj, do la transmondo. La vorto, etimologie necerta, havas sencan ekvivalenton en la proksimaj kulturoj (vidu la poemon “Gilgameŝ”). Ĉe la Septuaginto ŝeolo estis tradukita per hadeso (Άιδες), ekzemple en Genezo 37,35; Psalmoj 16,10. Ankaŭ en la Nova Testamento, ekzemple en Agoj 2,27 kaj Ap 1,18, estas uzata la sama vorto hadeso.

En iuj apartaj kuntekstoj la vorto ŝeolo signifas tombon, kaj ne do loko de vivantaj animoj de mortintoj. Okazas kiel en la greka hadeso kie per la sama vorto el la kunteksto povas splitiĝi diversaj signifoj [1].

Sanvalora koncepto esprimis egiptoj per Earu, per Arallu babilonanoj, per Ades grekoj, per Orcus latinidoj.

En la Nova Testamento aperas nur hadeso, eĉ kiam ĝi citas la vorton el la Malnova Testamento kaj havas kutime la sencon de loko aŭ stato de sufero kaj mizero aŭ puno.

Mencioj pri ŝeolo en la hebrea Biblio[redakti | redakti fonton]

  • Genezo 37,33-35; 42,37-38; 44,27-31
  • Nombroj 16,23-33
  • Readmono 32,22
  • 1 Samuelo 2,6; 2 Samuelo 22,5-6
  • 1 Reĝoj 2,6; 2,9
  • Jesaja I 7,11; 14,11; 28,15-18; 38,10-18; 57,9
  • Jeĥezkel 31,15-17; 32,21-27; 22,26-31; 23,38; 44,24; 45,17; 46,1-12
  • Hoŝeo 13,14
  • Amos 92
  • Jona 2,2
  • Habakuk 2,5
  • Ijob 11,7-8; 14,11-14; 17,13-16; 21,13; 24,19; 26,6
  • Psalmoj 9,17; 16,10; 18,4-5; 30,3; 31.17; 49,14-15; 55.15; 86,13; 88,3; 89,48; 116,3; 139,8; 141,7
  • Proverboj/Sentencoj 5,5; 7,27 ; 9,18; 15,11; 15,24; 23,14; 27,20; 30,16
  • Predikanto/Qohelet) 9,5-10

(Mankas, en tiu listo, la nombro de la vorto ŝeolo en la libroj duakanonoj).

Sanktaskribaj lokoj en kiuj ŝeolo signifas tombon[redakti | redakti fonton]

En la Predikanto, ekzemple en 9,5-10 ŝeolo ne ŝajnas esti loko aŭ stato, sed simple tombo

«5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. 6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno. 7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn».

Sed kutime por indiki tombon oni uzas "qever" aŭ "q'vourah", ekzemple Rakela descendas en «qever».

Por sukcesi pruvi ke la Biblio ne parolus pri pluvivo de postmortaj animoj, kelkaj imagis ke Biblio per sheolo aludi nur tombon; sed tio veras nur en la proporcio de malpli ol dek procente.

Tekstoj aludantaj destinadon aŭ lokon aŭ staton[redakti | redakti fonton]

En la hebrea Biblio, sheolo indikas preskaŭ ĉiam lokon profundan (Ijob 11,8; Amos 9,2), aŭ lokon de amasigo de mortintoj (Gn 37,35; Jeĥ 31,17). Sheolo estas komuna rekuniĝejo de bonuloj kaj malbonuloj kiel verkas la aŭtoro(j) de Ijob (Ĉapitro 3).

Ŝeolo kaj infero[redakti | redakti fonton]

Tradukistoj el la hebreaj tekstoj, foje, interpretis ŝeolon kiel inferon (ekzemple la traduko de Diodati), eble altiritaj el la facila koncepta asimiligo de geheno, loko de perpetua fajro cindriganta la rubaĵaron, kaj menciata en evangelioj kiel puno de la malbonuloj. Sed tia transigo ŝajnas esti invado de konceptoj de aliaj kulturoj: ekzegezistoj ne trovas en la hebrea biblio ion similan al la infero, loko de definitiva puno. Laŭ bibliisto William Foxwell Albright maksimume oni povus malkovri ion similan al purgatorio. En la Nova Tetamento ŝeolo identiĝas kun hadeso kaj facile el ĝi tralikiĝas la koncepto de loko aŭ stato de puno. Oni vidu Lukon 16,19-31 (Lazaro kaj la riĉulo), Apokalipson 20,11-15; Mateon 16 (la pordoj de la infero)...

En la esperanta Nova Testamento oni konservas la vorton «Hades» imitante Zamenhofon, kiu en la Malnova konservis la hebrean Ŝeol. Kaj tiel estas evitata ĉiu risko misinterpreti tion.

Diversaj karakterizoj de ŝeolo[redakti | redakti fonton]

Tekstoj aludantaj al loko kien nekonscie kuniĝas bonuloj kaj malbonuloj (Ek 9,4,5,6,9;10)

Tekstoj kiuj aludas al loko kie Dio ne estas memorata (Psalmo 6,4-5)

Tekstoj kie ĉeesto kaj memoro pri Dio eblas (Psalmo 14,12-15)

Tekstoj aludantaj pri eblo ke Dio savu el la sheolo (Ijob 14,12-25)

Tekstoj kie sheolo pentriĝas kiel loko por la puno de tiuj kiuj malbone kondukti (Jesaja 14,11); por la paganoj kiuj teroris la teron (Jeĥezkel 32, 17-32)

Ŝeolo en la intertestamentaj libroj[redakti | redakti fonton]

La libro de Ĥanoĥ, ĝenerale atribita de hebreoj helenizitaj el Aleksandrio, raportas pri kosmologia vizio de Ĥanoĥ. La aŭtoro(j) priskribas la ŝeolon dividitan en kvar partojn: en la unua nomata sino de Abrahamo (esprimo ripetita de Luko), la justuloj kaj sanktuloj ĝoje atendas la juĝotagon kaj resurekton; en la dua, la apenaŭbonaj bonuloj atendas la rekompencon; en la tria, suferas la aĉuloj kaj atendas la juĝon de la resurektotado; en la kvara, loĝas tiuj kiuj eĉ ne meritis, pro ilia malboneco, esti resurektigitaj kaj restas en la turmentiga loko.

Eĥas io de tiu konceptado en la evangelio kie Luko rakontas, eble por signifi la universalecon de savo donacita per la Elaĉeto, ke Jesuo malsupreniris al hadeso por sin konigi ĉe la justuloj de antikva epoko.

En la libro «Saĝeco», kiu tamen estas kanonika nur laŭ katolikoj kaj ortodoksuloj, verkita en la greka, aperas nur la vorto Hadeso (kiel en 2,1).

La kvar Makabeoj, kies la unuaj du estas kanonaj por katolikoj kaj ortodoksuloj, hebree verkitaj sed alvenintaj al ni nur greklingve, kiam parolas pri transtombo uzas la vorton «hadeso».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John McKenzie, Dictionary of the Bible
  • Enciclopedia cattolica [2]
  • Nova Vulgato
  • Bibbia Cei [3]
  • Strong's Hebrew and Greek Dictionaries and Strong's Concordance, Metzger & Coogan (1993) Oxford Companion to the Bible, p 277 King James Version, New International Version
  • Brief Communications. "The Original Meaning of Sheol." Journal of Biblical Literature, Vol. 36, No. 3/4, (1917): 258
  • What the Bible says about Death, Afterlife, and the Future, James Tabor
  • Understanding the Bible: the 6th Edition, Stephen L Harris. (McGraw Hill 2002) p 436