Ŝera ŝarĝado
La ŝera ŝarĝado (esprimo aperas en Kemia kaj scienc-teknika vortaro) aŭ tonda tensio, forto estas tiu elasta streĉa, tonda tensio, forto, kiu aperas kiam okazas glitado de paralelaj ebenoj. Ĝi gravas en la grundoglitoj kaj tertremoj.
La ŝera ŝarĝado povas aperi en solidaj aŭ fluidaj materialoj. En fluidaĵoj ĝi estas ligita al la fluida viskozeco.
Ĉiun solidan materialon karakterizas ŝera modulo (G), kiu estas la proporcio inter la ŝera ŝarĝado () kaj la glitangulo ().
La ŝera modulo de aluminio estas ĉ. 2,4x1010 N/m², dum fero estas trioble pli malelasta.
La difino de la ŝera ŝarĝado estas:
kie F estas la ŝera forto, dum A estas la moviĝanta areo.
En ĉiu materialo estas elasta limo; kiam la aplikita ŝera ŝarĝado estas pli granda ol tiu limo, konstanta malformiĝo okazas.