Ŝercotago

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝercotago estas tago, plej ofte la 1-a de aprilo, dum kiu oni faras ŝercojn aŭ farsetojn al aliaj, sed nur en afabla perspektivo.

Ankaŭ radioj, televidoj, kaj ĵurnaloj faras ŝercojn, tiutage, kiel ekzemple la retejo Ĝangalo, kiu anoncis en la 1-an de aprilo 2006, ke la tombo de Zamenhof estis detruita per bombeksplodo.

Enhavo

[redakti] Tradicioj laŭ landoj

En Francio, tradicie oni metas kaŝe paperan fiŝeton en la dorson de geamikoj, kaj oni kutime diras "aprilfiŝo (Poisson d'Avril)" kiam la ŝerco estas malkovrita.

Tiu tradicio ekzistas ankaŭ en Anglio, Belgio, Germanio, Italio, Pollando, Svislando, Kebeko, Usono, kaj eĉ Japanio.

Ĝi troviĝas ankaŭ en Hispanio, sed je alia dato: la 28-an de decembro.

[redakti] Festivaloj

En Odeso (Ukrainio) la tago (1-a de aprilo) estas specife agnoskata kiel urba festo. "Odesa Karnavalo" (Humurino) okazadas ĉiujare en tiu urbo, kiu ĉiam fieris pro sia ŝercemo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj