Ŝerpa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝerpa
ཤེརཔཱ / शेर्पा
Parolata en Nepalo, Ĉinio, Barato
Denaskaj parolantoj inter 85 000 kaj 150 000 laŭ malsamaj literaturaj fontoj
Skribo Tibeta skribo / Nagario (vidu tekste!)
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Tibetobirma
Tibetokanaŭra
Bodiŝa
Tibeta
Ŝerpa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 xsr
  SIL XSR
v  d  r
Information icon.svg

La ŝerpa lingvo (ཤེརཔཱ , Nagario शेर्पा, Sherpa; ankaŭ nomata Sharpa, Sharpa Bhotia, Xiaerba, Serwa; ISO 639-3: xsr) estas lingvo parolata de grandparto el la laŭ stato de la jaro 2011 tutmonde pli-malpli 180 000 ŝerpoj, kiuj plejparte vivas en la oriento de Nepalo kaj en la limproksimaj regionoj de Ĉinio kaj Barato. La ŝerpoj (en Esperanto proksimume "orienta popolo" aŭ "orientuloj") estas etno de la himalaja regiono, kiu ĉirkaŭ la jaro 1500 enmigris al la centra kaj suda partoj de la himalaja montaro, veninte el Tibeto. La etna nomo devenas el la tibeta lingvo: Tie shar ("ŝar") signifas "orienton" kaj la fina silabo "-pa" signifas "popolo", "homo(j)" aŭ "-ulo(j)". Viraj anoj de la etno sialingve nomatas "Sherpa", virinaj anoj "Sherpani".

La indikoj pri la nombro de parolantoj tre varias. La retejo ethnologue.com nomas suman nombron de 86 200 parolantoj tutmonde, el ili 50 000 en Nepalo (stato de la jaro 2000), 30 700 en Barato (stato de la jaro 1994) kaj 800 en Ĉinio (stato de la jaro 2000). Censo en Nepalo kontraŭe rezultigis, ke nur en tiu lando en 2001 130 000 homoj indikis paroli la ŝerpan kiel gepatra lingvo. Censo en Barato samjare indikis ke tie proksimume 18 300 homoj indikis la ŝerpan kiel gepatra lingvo, el ili 14 000 en la ŝtato Sikimo kaj 2 900 en la ŝtato Okcident-Bengalo.

La lingvo fontis el dialekto de la tibeta lingvo, kiu en la 15-a jarcento parolatis en la tibeta provinco Ĥam (Kham). De tiam ĝi dum 500 jaroj evoluis sendepende. En la 20-a jarcento fortiĝis eksteraj influoj de la nepalia lingvo kaj la angla lingvo - el ambaŭ transpreniĝis kelkaj vortoj.

La ŝerpa estas principe senskriba lingvo. Ĝenerale rekonita konvencio pri ortografio de la lingvo ne ekzistas. Tial ankaŭ ne ekzistas unueca sistemo de latinliterigo de unuopaj vortoj. Ekzistas streboj evoluigi skriban formon de la ŝerpa lingvo. Unu el la proponoj estas por tio uzi la tibetan skribon, ĉar la lingvo ja fontas el la tibeta lingvo. Tamen nur tre malmultaj ŝerpoj regas tiun skribsistemon. Aparte pli junaj ŝerpoj preferas skribadon per la sistemo Nagario. Kiel la latina alfabeto tiu sistemo tamen havas la malavantaĝon ke ĝi ne povas reprezenti ĉiujn sonojn de la lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]