Ŝerpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝerpa familio
ŝerpo kun pakaĵo

La ŝerpoj, ŝerpe kaj ankaŭ en multaj aliaj lingvoj nomataj Sherpa (en Esperanto proksimume "orienta popolo" aŭ "orientuloj") estas etno de la himalaja regiono, kiu ĉirkaŭ la jaro 1500 enmigris al la centra kaj suda partoj de la himalaja montaro, veninte el Tibeto. La etna nomo devenas el la tibeta lingvo: Tie shar ("ŝar") signifas "orienton" kaj la fina silabo -pa signifas "popolo", "homo(j)" aŭ "-ulo(j)".

Viraj anoj de la etno sialingve nomatas "Sherpa", virinaj anoj "Sherpani".

Laŭ stato de la jaro 2011 tutmonde ekzistas pli-malpli 180 000 ŝerpoj. Ili plejparte vivas en la oriento de Nepalo kaj en la limproksimaj regionoj de Ĉinio kaj Barato. Religie plejparto de ili estas budhistoj kaj plejparto konserve de sia kulturo parolas propran lingvon, la ŝerpan lingvon.

La ŝerpoj estas konataj pro ties kapableco al montaraj metioj. Ilia rolo estas gvidado de turistoj ĝis la kulmino de la plej altaj monotpintoj de la Himalajo. Ili transportas la materialon kaj la provizadon, kaj malfermas la vojon. Tial la vorto ŝerpo en pluraj mondaj lingvoj iĝis sinonimo de la koncepto de "altmontara portisto", eĉ se ne vere temas pri membro de la ŝerpa etno.