Ŝiĝjaĝŭango
| Ŝiĝjaĝŭango | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Provinco | Hebejo | |
| Poŝtkodo | 050000 | |
| Telefona antaŭkodo | 0311 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 2 241 000 en 2005 | |
| Geografio | ||
|
|
38°03′N 114°29′O / 38.05°N, 114.483°OKoordinatoj: 38°03′N 114°29′O / 38.05°N, 114.483°O | |
| Alto | 83 m | |
| Areo | 15848 km² | |
| Horzono | UTC +8 | |
| Loko de Ŝiĝjaĝŭango en Hebejo, Ĉinio | ||
Ŝiĝjaĝŭango aŭ Shijiazhuang estas ĉefurbo de provinco Hebejo en la mezoriento de la Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Vilaĝo de la Ŝtonoj".
Enhavo |
Situo [redakti]
Ŝiĝjaĝŭango situas inter ebenaĵo kaj piedo de montoj. Pekino troviĝas je 320 km-oj. La urbo havas internacian flughavenon.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis proksimume en 200 a.K. Poste la komunumo estis distrikturbo. La evoluo de Ŝiĝjaĝŭango komenciĝis nur en 1905 pro alveno de fervojo. La komercado tuj vigliĝis. Post la 2-a mondmilito la urbo industriiĝis.
Klimato [redakti]
Ŝiĝjaĝŭango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton. Januare la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 0 °C. La vintro estas seka, kelkfoje alvenas anticiklono el Siberio. Jare pluvas (plej ofte somere) po 517 mm.
Ĝemelurboj [redakti]
Ŝiĝjaĝŭango havas la sekvantajn ĝemelurbojn:
Saskatuno (Saskaĉevano), Kanado
Bielsko-Biala, Pollando
Ĉeonan, Sud-Koreio
Soria, Hispanio
Falkenberg, Svedio
Des Moines, Usono
Edison (Nov-Ĵerzejo), Usono
Nagykanizsa, Hungario
Bankstown, Aŭstralio