Ŝibajama Kei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ŜIBAJAMA Kei (naskiĝis la 30-an de novembro 1894 en Kyoto-si, mortis la 29-an de aŭgusto 1974) estis japano, bonzo, unu el la renomaj Zen-majstroj de Japanio, esperantisto.

Ŝibajama zenkei, abato de la templo Nanzenĵi en Kioto. Li verkis multe pri Zen, kaj tradukoj de liaj eseoj aperis ankaŭ en okcidentaj lingvoj (A flower does not talk; Zen in Gleichnis und Bild).

Esperantisto de 1924, li fondis en 1931 Japanan Budhanan Ligon Esperantistan kaj kelktempe redaktis ĝian organon La Lumo Orienta. El la ĉina li tradukis Esperanten la verkon de la ĉina Zen-abato K'uoan (12-a jc.), La dek bildoj de bovpaŝtado, 1930. Krome, li i.a. kompilis bibliografion de budhismaj verkoj en Esperanto (en La Revuo Orienta, 1934).

Faces-nevit.svg Trovu « Ŝibajama Kei » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»